József Weszerle [jOĵef veserle], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weszerle József estis hungara (supozeble ankaŭ slovaka) historiisto, akademia kaj universitata instruisto, numismatikisto.

József Weszerle [1] naskiĝis la 12-an de marto 1781 en Hungara reĝlando en Németpróna (nuntempa Nitrianske Pravno en Slovakio), li mortis la 29-an de julio 1838 en Pest (urbo).

Biografio redakti

József Weszerle akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste li doktoriĝis en 1808. Li instruis historion laŭvice en liceo de Đakovo, Reĝa Jura Akademio (Kassa), kie li estis ankaŭ bibliotekisto (1810-1813), Jura Akademio (Pozsony) (1813-1816). Ekde 1817 li estis nomumita profesoro en la menciita universitato. Lia riĉa privata kolektaĵo pri moneroj havis 4896 pecojn (ĉefe romiaj kaj grekaj moneroj), pri hungaraj moneroj 10,912 pecojn. En 1822 li estis nomumita dekano, en 1838 pro la abrupta morto li ne iĝis rektoro. En 1817 li komencis verki libron pri la numismatiko, ankaŭ la finredaktoron baris la abrupta morto. Hungara Nacia Muzeo aĉetis la kolektaĵon post la morto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • la menciita manuskripto libroforme parte estis eldonita kun 2228 monerbildoj en 1873, ties 2-a eldono okazis en 1911 Weszerle József hátrahagyott érmészeti táblái jam kun 2571 monerbildoj

Fontoj redakti