Jönköping estas urbo en la nordokcidento de la sveda historia provinco Småland (Smolando). La urbo estas la centro de samnoma komunumo kaj de la moderna sveda provinco Jönköpings län. Jönköping mem havas iom pli ol 55.000 enloĝantojn (stato de 2005), sed kune kun la tuj najbara industria antaŭurbo Huskvarna en la urba zono loĝas pli ol 81.000 enloĝantoj.

Jönköping
urba areo de Svedio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100 579  (2020) [+]
Loĝdenso 2 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 57° 47′ N, 14° 10′ O (mapo)57.78333333333314.166666666667Koordinatoj: 57° 47′ N, 14° 10′ O (mapo) [+]
Alto 104 m [+]
Areo 47,64 km² (4 764 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jönköping (Svedio)
Jönköping (Svedio)
DEC
Jönköping
Jönköping
Situo de Jönköping

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jönköping [+]
vdr
Situo de Jönköping en Svedio

Geografio redakti

Jönköping situas en pejzaĝe bela regiono ĉe la suda bordo de la lago Vättern. Sabla plaĝo kovras la tutan lagobordon ene de la urba teritorio.

Historio redakti

Jönköping estas antikva komercejo, kiu dum la jaro 1284 ekhavis urbajn rajtojn. La urbo estis sidejo de pluraj historiaj kunsidoj de la sveda parlamento Riksdagen - la plej signifa estis tiu de la jaro 1599. Dum la jaro 1612 la sveda armeo bruligis la urbon, por ne doni tranoktejon al al alproksimiĝanta malamika dana armeo. Preskaŭ 200 jarojn poste, la 10-an de aŭgusto 1809 en Jönköping subskribiĝis la pac-kontrakto inter Danio kaj Svedio.

Jönköping ankaŭ estas tradicia industria urbo, konata pro sia alumeta industrio, kiu funkciis ĝis la jaro 1970.

Vidindaĵoj redakti

Krom la urba parko kun subĉiela historia muzeo aparte vizitindas la muzeo pri alumetoj.

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Jönköping estas

Eksteraj ligiloj redakti