Júlia Hajdú, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajdú Júlia estis hungara komponisto, pianisto, profesoro, instruisto. Ŝia familia nomvarianto estis Hajdu.

Júlia Hajdú
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1925 (1925-09-08)
en Budapeŝto
Morto 23-an de oktobro 1987 (1987-10-23) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Júlia Hajdú
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr
Memortabulo pri Júlia Hajdú

Júlia Hajdú [1] Arkivigite je 2016-09-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de septembro 1925 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de oktobro 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Júlia Hajdú devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1948. Ŝi lernis ĉefe de Zoltán Kodály kaj György Ránki. Komence ŝi akompanis piane famajn kantistojn dum turneoj (ekzemple Hanna Honthy, Éva Ruttkai, Manyi Kiss, Kálmán Latabár). Inter 1950-1953 ŝi laboris 3 jarojn en Hungara Televizio, sed ankaŭ en la 1960-aj jaroj ŝi ofte estis videbla en la Televizio. Inter 1955 kaj 1982 ŝi instruis muzikon en lernejo, sed ŝi precipe komponadis.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • 14 operetoj (ekzemple Füredi komédiások (1959), (Pest megér egy estét), (1960), Doktorkisasszony (1960))
  • cento da ŝlagroj (Csak a szépre emlékezem (1953), Sétahajó (1954))

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto [2]

Fontoj redakti