Júlia Székely
Júlia Székely [sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely Júlia estis hungara verkisto, pianisto, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Staud Gézáné.
Júlia Székely | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Székely Júlia | ||
Naskiĝo | 8-an de majo 1906 en Budapeŝto | |
Morto | 19-an de marto 1986 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60-3-142. fülke ![]() | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) ![]() Universitato de Dramo kaj Filmo (–1930) ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | Géza Staud (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto instruisto pianisto biografo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Júlia Székely [1] naskiĝis la 8-an de majo 1906 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de marto 1986 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJúlia Székely studis pianadon en Nacia Muzikejo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1934. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Béla Bartók. Pli frue en 1930 ŝi akiris reĝisoran diplomon en Teatroarta Akademio. Ŝi debutis en pianokonĉerto dum studentaj jaroj en 1929 en Vieno. Inter 1945 kaj 1948 ŝi estis kritikisto de signifa revuo, inter 1952 kaj 1968 ŝi instruis kantadon en Pedagogia Altlernejo de Pécs. Ŝi atingis la instruan rangon docento. Ekde la 2-a mondmilito ŝi verkis porjunularajn biografiajn romanojn, krome ŝi kontribuis ankaŭ al Hungara Radio kaj Hungara Televizio.
Elektitaj libroj
redakti- Nóra leányai (prezentita teatraĵo, 1938)
- Repülő egér (romano, 1939)
- Ágytól és asztaltól (romano, 1943)
- Boszorkány-konyha (romano, 1947)
- Muzsikusok (romano, 1950)
- Bartók tanár úr (rememoro, 1957)
- A halhatatlan kedves (1961): biografio pri Ludwig van Beethoven
- Vándorévek (1962): biografio pri Ferenc Liszt
- Elindultam szép hazámból (1965): biografio pri Béla Bartók
- Schubertiáda (1968): biografio pri Franz Schubert
- Chopin Párizsban (1969): biografio pri Frédéric Chopin
- A magyar Orfeusz (1973): biografioj pri János Lavotta kaj Mihály Csokonai Vitéz
- Valahol háború van – Nagyapám tévedett (romanetoj, 1982)