Malfermi la ĉefan menuon

J-sistemo

propono por seksneŭtralaj esprimoj en Esperanto
Markos Kramer prezentis la J-sistemon dum la 10-a Junulara E-Semajno en Storkow (Mark), Germanio.

La J-sistemo estas propono por seksneŭtralaj esprimoj en Esperanto, koncipita de Markos Kramer (membro de la Akademio de Esperanto) kaj pluevoluigita kunlabore kun Luko Cerante. Ĝia ideo estas krei novajn sekse neŭtralajn radikojn per sistemeca modifado de la tradiciaj virseksaj radikoj, plej ofte per simpla aldono de la litero J, kiel en pajtro (seksneŭtrala formo de patro/patrino) kaj ejdzo (seksneŭtrala formo de edzo/edzino).

Kiam oni kombinas la J-sistemon kun riismo, la rezultanta lingvouzo nomiĝas J-riismo.[1] Teorie eblas ankaŭ kombini ĝin kun alia solvo al la pronomproblemo, ekzemple kun ĝiismo (la rezultanta lingvouzo do nomiĝus J-ĝiismo).

La tri principoj por krei la novajn radikojnRedakti

La J-sistemo baziĝas sur la ideo, ke laŭ la Fundamento kaj la lingva tradicio oni rajtas enkonduki novan radikon se oni volas esprimi ion, kio ne esprimeblas per kombino de oficialaj aŭ jam kutimaj lingvaj elementoj. En tradicia Esperanto la radikoj por pluraj vortoj, ĉefe por parenco-rilatoj kiel patro kaj frato kaj por nobeltitoloj kiel reĝo kaj princo, havas klare virseksan signifon. Eblas tiun virseksan signifon modifi per aldono de -in- aŭ aldono de ge-, sed neniu el la du solvoj donas seksneŭtralan formon. La tradicia kaj Fundamenta signifo de ge- ja estas 'de ambaŭ seksoj', kio ankaŭ klarigas, kial la formoj kun ge- tradicie estas uzataj nur multenombre. Ĉar nuntempe multaj esperantistoj sentas komunikan bezonon je sekse neŭtralaj esprimoj kaj ne eblas krei ilin per kombino de tradiciaj elementoj, estas pravigeble enkonduki novajn radikojn por krei tiajn sekse neŭtralajn esprimojn.

Por eviti arbitrecon en la elekto de la novaj radikoj, kaj por plifaciligi ilian lerneblecon, la J-sistemo proponas enkonduki tiujn novajn radikojn en tute sistema maniero, per eta modifo al la tradicia iĉa radiko laŭ la jenaj tri principoj:

  1. Oni aldonu "j" post la unua vokalo de vorto.
  2. Se tiu vokalo estas "i", oni anstataŭigu ĝin per "e".
  3. Se la unuan vokalon samsilabe sekvas "ŭ" aŭ "r", oni forigas tiun "ŭ" aŭ "r".

Novaj seksneŭtralaj radikojRedakti

El aplikado de ĉi tiuj tri principoj rezultas la jenaj novaj seksneŭtralaj radikoj:

Laŭ la unua principo:

  • pajtro (el patro)
  • frajto (el frato)
  • ajvo (el avo)
  • nejpo (el nepo)
  • ojnklo (el onklo)
  • nejvo (el nevo)
  • kujzo (el kuzo)
  • ejdzo (el edzo)
  • knajbo (el knabo)
  • bujbo (el bubo)
  • rejĝo (el reĝo)
  • cajro (el caro)
  • dujko (el duko)
  • grajfo (el grafo)
  • bajrono (el barono)
  • kajvaliro (el kavaliro)
  • dajmo (el damo)
  • mojnaĥo (el monaĥo)
  • ajbato (el abato)

Laŭ kombino de la unua kaj la dua principo:

  • fejlo (el filo)
  • vejro (el viro)
  • sejnjoro (el sinjoro)
  • fejanĉo (el fianĉo)
  • vejdvo (el vidvo)
  • prejnco (el princo)
  • ĝejgolo (el ĝigolo)

Laŭ kombino de la unua kaj la tria principo:

  • frajlo (el fraŭlo)
  • majkizo (el markizo)
  • lojdo (el lordo)

KritikojRedakti

La propono de Markos Kramer povas esti konsiderata enkonduko de nova morfologia kategorio: infikso, fremda al la gramatiko de Esperanto. El tiu vidpunkto, oni ne parolus pri novaj radikoj, sed pri radikoj modifitaj per infikso.

Tio kontrastas kun la aglutina karaktero de vortfarado en Esperanto, precize kun la formvariado de morfemoj[2], ĉar (krom la apartaj kazoj de modifoj pro la aldono de la karesaj sufiksoj -ĉj- kaj -nj-) la radikoj en Esperanto estas neŝanĝeblaj.

Aliflanke, la fakto, ke Kramer estas membro de la Akademio de Esperanto ne signifas, ke lia propono estas aŭtoritata. Fakte, ajna propono enkonduki strukturajn reformojn en la lingvon kontraŭas la celon de la institucio, kies tasko estas "konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon"[3]. Temas pri persona propono, kun ĝis nun tre limigitaj uzo kaj akcepto.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

ReferencojRedakti

  1. Ĉi tiu blogero de Markos Kramer klarigas la distingon inter la terminoj J-sistemo kaj J-riismo.
  2. Wells, John 1978: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Roterdamo: CED (UEA). 30.
  3. Akademio de Esperanto

Eksteraj ligilojRedakti