John Joseph Sussmuth

(Alidirektita el J. J. Süssmuth)

Johannes Joseph SÜSSMUTH [susmut] (angle John Joseph SUSSMUTH; naskiĝis la 13-an de marto 1883 en Oberaltstadt, Moravio, tiam en Aŭstrio, nun urboparto de Trutnov en Ĉeĥio; mortis la 13-an de aprilo 1951) estis aŭstra-usona esperantisto, inĝeniero, fabrikisto de teksaĵoj, inventisto de teksindustriaj maŝinoj kaj aŭtoro de teknikaj libroj.

John Joseph Sussmuth
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1883 (1883-03-13)
Morto 13-an de aprilo 1951 (1951-04-13) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoAŭstrio
Okupo
Okupo esperantistoinĝenieroinventisto
vdr

Vivo redakti

La gepatroj de Johannes Joseph Süssmuth mortis jam en 1884 kaj 1885. Li kreskis ĉe diversaj parencoj kaj vizitis lernejojn en Bohemio, Germanio (Emsdetten) kaj Svedio (Södertälje). Poste li fakiĝis pri teksaĵmaŝinoj.

De 1905 ĝis 1907 li militservis en Germanio kiel komunikisto kaj fariĝis kaporalo.

En 1907 li ekloĝis en Usono. Baldaŭ li eklaboris ĉe teksaĵofabriko Salt's Mill en Bridgeport (Konektikuto). Tie li ekkonis Felicia Alexandra Nagorski, enmigrintino el Grodno. Ili geedziĝis la 24-an de oktobro 1911 en la katolika preĝejo de sankta Mikaelo en Derby, Konektikuto. De 1912 ĝis 1923 ili ekhavis kvar gefilojn. En 1913 li fariĝis civitano de Usono.[1]

Esperanto redakti

Süssmuth legis facile dekduon da lingvoj. Esperantisto li estis de 1899 (n-ro 5191 laŭ la Zamenhofa adresaro). En 1900 li fondis la klubon „Unulingveco“ en Södertälje, kiu poste fariĝis la Societo Internacia de Esperantistoj (SIDE), antaŭiranto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li faris propagandan vojaĝon por SIDE tra Germanio kaj al Moravio, kie li helpis starigi la gazeton Revuo Internacia. De 1902 ĝis 1905 li instruis klasojn en Budapeŝto, Hungario, estis sekretario de la loka grupo kaj kunfondinto de la gazeto La Verda Standardo, kies eldonanto kaj redaktisto, A. Marich, estis lia lernanto. Li fariĝis membro de la Lingva Komitato en 1905.

En 1921 John Joseph Sussmuth kunfondis la „Esperanto Service Corporation“, kun oficejo je 500 Fifth Ave, New York. Krome li fondis la „Hudson County Esperanto Society“, estis ĝia prezidanto por multaj jaroj kaj en 1923 aranĝis EANA-kongreson en Union City. De 1921 ĝis 1923 li estis vicprezidanto de EANA, 1921-23, de 1929 ties sekretario.

Li verkis lernolibrojn en sveda kaj angla lingvoj kaj multegajn artikoloj pri Esperanto en diverslingvaj gazetoj. Li kunlaboris por multaj Esperanto-gazetoj. Li estis redaktisto de Amerika Esperantisto kaj de la Almanako de EANA de 1930.

Referencoj redakti

  1. Profile – John Joseph Sussmuth. Arkivita el la originalo je 2017-12-06. Alirita 2017-12-04.

Literaturo redakti

  • 1914: Kandidatoj al la Lingva Komitato. Sussmuth, Johano Josefo - Bridgeport, Conn. (Usono) Oficiala Gazeto Esperantista 6-a jaro, 1914, n-ro 08 (63), p. 187
  • 1931: Jubileums-Matrikel - Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun plia junaĝa foto p. 15

Eksteraj ligiloj redakti