Juozas Mačernis

(Alidirektita el J. Maĉernis)

Juozas Mačernis - en esperantlingvaj verkoj kutime literumata J. Maĉernis, naskiĝis la 22-an de januaro 1891 en la vilaĝo Šarnelė de la komunumo Plungė, mortis 85-jara la 9-an de septembro 1976 en Argentino - estis litova esperantisto kaj ĵurnalisto. De 1911 li estis ano de Kaŭna Esperanto-Societo, kaj en 1919 estis inter la fondomembroj de Litova Esperanto-Asocio. Multaj kursoj, artikoloj, informa libro pri la internacia lingvo (Kas yra Esperanto?, en traduko "Kio estas Esperanto?", 1922) kaj vortareto Esperanto-Litova (Esperantiškai-lietuviškas ir lietuviškai-esperantiškas žodynėlis, 1922) estis inter liaj verkaĵoj. Li estis redaktoro kaj administranto de la revuo Litova Stelo. Precipe per liaj penadoj kaj redaktado aperis Litova Almanako. Li tradukis ĉirkaŭ 12 verkojn de Lev Tolstoj, el kiuj parto aperis presite, inter alie: Kristanismo kaj Patriotismo (1931).

Juozas Mačernis
Persona informo
Naskiĝo 22-a de januaro 1891
en en la vilaĝo Šarnelė de la komunumo Plungė
Morto la 9-an de septembro 1976
en en Argentino
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En 1944 li de la proksimiĝanta Ruĝa Armeo de Sovetunio kaj la antaŭvidebla sovetunia konkero de Litovio fuĝis al okcidenta Eŭropo, kaj en 1949 elmigris al Argentino.

Eksteraj ligiloj redakti