John Presper Eckert (naskiĝis la 9-an de aprilo 1919 en Filadelfio, Pensilvanio, mortis la 3-an de junio 1995 en Bryn Mawr, Pensilvanio) estis usona komputilpioniro. Kune kun John W. Mauchly li konstruis la ENIAC komputilon en 1946. Mauchly elpensis la totalan fasonon de la vakutubokomputilo dum Eckert evoluigis la elektronikajn cirkvitojn.

J. Presper Eckert
Persona informo
Naskonomo John Adam Presper Eckert, Jr.
Naskiĝo 6-an de aprilo 1919 (1919-04-06)
en Filadelfio
Morto 3-an de junio 1995 (1995-06-03) (76-jaraĝa)
en Bryn Mawr
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University of Pennsylvania School of Engineering and Applied Science vd
Profesio
Okupo elektrika inĝeniero • inventistokomputosciencistoinĝenierofizikisto vd
Laborkampo komputada inĝenierarto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Eckert-Mauchly Computer Corporation baldaŭ estis komisiita fare de la National Institute of Standards and Technology (Usona Nacia Instituto de Normoj kaj Teknologio) por konstrui la unuan komerce produktitan komputilon, la Universal Automatic Computer (UNIVAC). Post kiam la Eckert-Mauchly Computer Corporation renkontis monmalfacilaĵojn en 1950, ĝi estis aĉetita fare de la Remington Rand Corporation.

En decembro 1950 la UNIVAC I estis preta. Eckert restis kun Remington Rand, pli posta Sperry kaj Unisys, kaj havis altrangajn postenojn. En 1989 li forlasis Unisys, sed restis disponebla por la firmao kiel konsultisto.]

La Eckert-Mauchly Premio por Komputila Arkitekturo de la ACM kaj IEEE Computer Society estas nomita laŭ li kaj Mauchly.

La ENIAC je foto de la usona armeo, kun Betty Snyder en la malfono kaj Glen Beck en la fono