JEF United Ichihara Chiba

japana futbalklubo

JEF United Ichihara Chiba, ĝis 2005 nur JEF United Ichihara kaj mallonge JEF United ChibaJEF United laŭ anglalingva nomo aŭ JEF United Iĉihara Ĉiba respektive JEF Unuiĝinta Iĉihara Ĉiba, ĝis 2005 nur JEF Unuiĝinta Iĉihara kaj mallonge JEF Unuiĝinta ĈibaJEF Unuiĝinta laŭ esperanta (japane ジェフユナイテッド市原・千葉, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Jefu Yunaiteddo Ichihara Chiba, prononco [JEfu jnaiTEdo iĉiHAra ĈIba]) estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo de 1994 ĝis 2009 apartenis al la 1-a divido de la Japana Ligo, kaj nuntempe apartenas al la 2-a divido. Ĝi havas sian sidejon en la samnoma urbo Iĉihara, ĉefurbo de la gubernio Ĉiba. La mallongigo JEF ekestis en 1993, el komencaj literoj de la kompanioj JR East, do JR Orienta (japana fervojo orienta), kaj la elektra konzerno Furukaŭa, kiam la unua teamo novorganiziĝis ĉirkaŭ la germana trejnisto Pierre Littbarski lig2 al la fondiĝo de la Japana Profesia Futbala Ligo en 1993.

la stadiono


Iuj futbalistoj de la klubo: redakti

Eksteraj ligiloj redakti