JTBC (Korea: 제이티비씨; mallongigo de Joongang Tongyang Broadcasting Company; stiligita kiel jtbc) estas sudkorea abona reto kaj elsenda kompanio, en kiu la plej granda akciulo estas JoongAng Ilbo/The JoongAng Group kun 25% de akcioj. Ĝi estis lanĉita la 1an de decembro 2011.

JTBC logo.svg

JTBC estas unu el kvar novaj sudkoreaj tutlandaj ĝeneralaj kablotelevidaj retoj kune kun la Channel A de Dong-A Ilbo, la TV Chosun de Chosun Ilbo kaj la MBN de Maeil Kyungje en 2011. La kvar novaj retoj kompletigas ekzistantajn konvenciajn senpagajn televidajn retojn kiel KBS, MBC, SBS kaj aliaj pli malgrandaj kanaloj lanĉis post malreguligo en 1990.

Eksteraj ligilojRedakti