Ĥaeno

(Alidirektita el Jaén (Ĥaeno))

Ĥaeno (hispane Jaén) estas urbo en sudcentra Hispanio, la ĉefurbo de la provinco Ĥaeno en la Autonoma komunumo de Andaluzio.

Ĥaeno
Catedral de Jaén (España).jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23001–23009 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111 932  (2021) [+]
Loĝdenso 264 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 46′ N, 3° 47′ U (mapo)37.769722222222-3.7888888888889Koordinatoj: 37° 46′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 573 m [+]
Areo 424,3 km² (42 430 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Ĥaeno

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Jaén [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Oficiala ŝildo de Ĥaeno

Ĝi estas la agrikultura kaj komerca centro de la provinco. Industriaj establoj en la urbo inkluzivas kemiajn fabrikejojn, tanejojn, distilejojn, kaj teksaĵajn fabrikojn.

Post la maŭra invado de Hispanio dum la 8-a jarcento, la urbo, tiam konata kiel Jayyan, disvolviĝis kiel negoca centro. Restaĵoj de la maŭraj fortikaĵoj kaj citadelo ankoraŭ staras. Ĥaeno estas la sidejo de Katolika episkopejo. Inter la multaj punktoj de intereso estas la renesanca-stila katedralo, komencita en 1532 kaj finita en la 18-a jarcento.

Esperanto-movadoRedakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Vidu ankaŭRedakti