„ La aŭtoro priskribas la „maldolĉan jaron“ de la familio Holm, mizeriĝinta kaj suspektata de la najbaroj. Krome ĝi bele karakierizas la amikojn de Jaĉjo Holm: la kuracistfilon Kes Koiard, ties fratinon Tos, la dikulon Tom kaj la iom malbonkarakterajn kunulojn Gerrit kaj Laŭ. Aliaj bone cizitaj figuroj estas la 'Mastro Grumblulo', kiu igis min pensi al la giganto en konata fabelo de Wilde, kaj la maljuna servistino Jana Ke. Juna Holm regajnas sian reputacion per bonfara flegado de vundita kato kaj per savo de drononta kunulo Laü; tiel li pentofaras por malkuraĝeco rilate sian amikon Kes. El la ceteraj familianoj de Holm mi menciu la pian patrinon kaj malgrandan Benjon. Karakterizaj priskriboj pentras agadon de la glacikampbalaintoj sur Ruĝa Kanalo, la ludojn de la knaboj. lernejan scenon ktp.
La stllo de la verko entute estas bona, sentiĝas nur precipe ioma trouzo de pri (post „forgesi“ „pripensi“) kaj de postprepozida akuzativo; krome mi notis: ŝirĝi pafilon (anst ŝargi), enpoŝi (anst. enpoŝigi) ruĝigi (fariĝi ruĝega), ŝoviĝita (-inta), superflue (riĉege), ekĉesi fervoron (-igi), bonguste formanĝi (kun apetito), fiksita sur li (sin pg. 169), Jaĉjon li donis piedfrapon (la uzo de du akuzativoj estas malpermesita), bati fajron (eligi), ekridado (kio estas neeblajo), laclaborita (laborlaciĝinta), singarda (Gardu vin!). Malbela estas la infinidv-konstrukcio: Montriĝis esii . . . La esprimoj: liegaĵo (ĉu: Tuchent?), puŝveturilo (Schubkarren) estas diskuteblaj rilate la popolkantojn. Kelkajn ludojn kaj precipe nomojn oni kelkfoje deziras aldonitan noton.
Junuloj esperantistaj ĝoju, ĉar pro la traduko de la flandra libro ili povas akiri belan, bonan kaj interesan legaĵon ” |