Jacareí
Jacareí [ĵakarei] (oficiale portugale Município de Jacareí) estas urbego kaj municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Paraíba Paulista kaj en la mikroregiono São José dos Campos. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 240 275 loĝantoj sur areo de 464,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 518 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 151 886. La teritorio havas komunan limon kun Guararema, Santa Branca kaj Paraibuna.
Jacareí | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Vale do Paraíba Paulista | ||
Mikroregiono | São José dos Campos | ||
Poŝtkodo | 12300-000 | ||
Telefonkodo | 12 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 240 275 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 518 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 18′ S, 45° 58′ U (mapo)-23.305-45.965833333333Koordinatoj: 23° 18′ S, 45° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 567 m | ||
Areo | 464,27 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jacareí [+] | |||
Geografio
redaktiJacareí situas en valo de rivero en sudorienta parto de la lando. Guarulhos troviĝas en distanco de 60, San-Paŭlo 71, Campinas 123, Nova Iguaçu 265, Rio-de-Ĵanejro 283, Curitiba 406, Belo Horizonte 433, Goiânia 816, Braziljo 862, Porto Alegre 910, Campo Grande 948, Salvador de Bahio 1392, Maceió 1869, Teresina 2056, Recife 2068, Natalo (Brazilo) 2265, São Luís 2321, Belém 2447, Manaus 2709 kilometroj.
Historio
redaktiJacareí estis fondita en 1652, samtempe kapelo ekfunkciis. Kun helpo de la pacaj indianoj la vilaĝo prosperis, eĉ en 1849 ĝi ricevis statuson de urbo.
Ekonomio
redaktiLa ekonomia agado estas plejparte bazita sur industria produktado. Oni produktas plejparte paperojn, kemiaĵojn, nutraĵojn, vitrojn, meblojn, dratojn, kaj kaŭĉukojn. Loka agrikulturo prosperas en la ĉirkaŭa areo kafoj, rizoj, maizoj, fruktoj kaj faboj.
Klimato
redaktiJacareí situas en subtropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kun la plej malvarma monato en julio (18 °C) kaj la plej varma februaro (24 °C). Jare pluvas po 1232 mm.
Trafiko
redaktiJacareí havas flughavenon, krome ĝi estas ligita per fervojo, ŝoseo ĉefe al San-Paŭlo kaj São José dos Campos.