Weldon Leo „Jack“ TEAGARDEN[1] (* 20-an de aŭgusto 1905 en Vernon, Teksaso, Usono; † 15-an de januaro 1964 en Nov-Orleano, Luiziano) estis trombonisto kaj kantisto de frua ĵazo resp. de svingo.

Jack Teagarden
Persona informo
Naskonomo Weldon Leo Teagarden
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1905 (1905-08-20)
en Vernon
Morto 15-an de januaro 1964 (1964-01-15) (58-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Mortokialo korinfarkto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto • bandestrokomponisto
TTT
Retejo http://jackteagarden.com
vdr

Vivo kaj agado redakti

La fratoj de Teagarden, Charlie (trumpeto) kaj Cub (frapinstrumentaro) kaj lia fratino Norma Teagarden fariĝis same kiel li profesiaj muzikistoj. Lia patrino Helen, kiu post la morto de la patro vivtenis la familion laborante kiel silentfilmo-pianisto, instruis al li pianon, kiam li havis kvin jarojn; lia patro (kiu mortis jam en 1918) estis amatortrumpetisto en blovorkestro kaj instruis li komence pri baritonkorno, kion Teagarden tamen rezignis en la deka vivojaro, ŝanĝiĝante al trombono. Liaj unuaj ĵazinfluoj estis nigrulaj gospeloj, bluso, kiun li dum la jaroj pli kaj pli internigis al si, kaj la muziko de Louisiana Five.

Sian profesian karieron li komencis jam en la jaro 1921 je la aĝo de dek ses jaroj, kiam li (ĝis 1923) estis membro de la bando de Peck Kelley. Poste li vojaĝis tra la sudaj ŝtatoj de Usono kun diversaj lokaj grupoj.

 
Jack Teagarden, Mary Lou Williams, Tadd Dameron, Hank Jones, Dizzy Gillespie.
Foto de William P. Gottlieb.

Li surprizis la publikon per sia virtuoza ludado, kiam li en 1928 aperis en Novjorko, kaj kvankam la lando troviĝis en grava ekonomia krizo, li ne havis grandajn problemojn perlabori per muziko. Ekzemple en ĉi tiuj jaroj li faris diversajn registraĵojn por sondiskoj, i.a. kun Eddie Condon, Red Nichols, Wingy Manone, Roger Wolfe Kahn kaj Louis Armstrong.

Ĝis 1933 li ofte sonregistris kun la orkestro de Ben Pollack kaj forlasis ĉi tiun bandon, post kiam li subskribis kvinjaran kontrakton kun la orkestro de Paul Whiteman. Dum ĉi tiu tempo li muzikis en 1936 tamen kun bandeto kune kun sia frato kaj Frank Trumbauer.

Kiam li en 1938 finfine forlasis la Paul-Whiteman-orkestron, li kunmetis propran ĵazbandegon kaj sonregistris kelkajn diskojn, – i.a kun la kantisto David Allyn – je kio la sukceso tamen restis limigita, ĉar tiutempe la epoko de la ĵazbandegoj kulminis kaj la konkurenco estis grandega.

En 1947 li aliĝis al Louis Armstrong kaj liaj „All Stars“, kio rezultigis kvar tre fruktodonajn jarojn. La grupo sonregistris preskaŭ dek diskojn kaj havis treegan sukceson je la publiko. Tamen Teagarden decidiĝis en la jaro 1951, forlasi Armstrong kaj denove estri proprajn bandojn, inter tiuj seksteto, en kiu li ankoraŭ ludis dum la resta tempo de sia kariero. Dum ĉi tiu tempo li kunmuzikis interalie denove kun sia frato Charlie, kun Jimmy McPartland kaj la pianisto Earl Hines same kiel kun la klarnetisto Hank D’Amico.

Dum la sekvaj jaroj li faris diversajn koncertvojaĝojn, inter ili en Eŭropo en la jaro 1957 kaj en Azio (1958 ĝis 1959); krome li ludis en 1963 kun sia frato, sia fratino kaj sia patrino je komuna koncerto ĉe la Ĵaz-Festivalo je Monterey. Jack Teagarden mortis en 1964 je Nov-Orleano pro pulmobrulumo.

Graveco redakti

 
Ekde maldekstre: Jack Teagarden, Sandy DeSantis, Velma Middleton, Fraser MacPherson, Cozy Cole, Arvell Shaw, Earl Hines, Barney Bigard. En Palomar Supper Club, 17-an de marto 1951.

Sian stilon li plejparte lernis meminstrue, kaj li evoluigis per tio kelkajn nekutimajn, sed ankaŭ tre virtuozajn novajn ludoteknikojn, ekzemple la ludadon per alternativaj glittubo-pozicioj kaj per liptriloj. Oni rigardas lin kiel la plej novigeman ĵaztromboniston de la antaŭ-bibopa epoko kaj faris multon por pliampleksigi la rolon de la trombono trans la malnova trombonstilo de la novorleano-ĵazo.

Teagarden kiel kantisto redakti

En 1934 Teagarden unuafoje produktis nurajn kantregistraĵojn; li priverkis materialon el la ĵaztradicio en serion da efike kombinitaj kant- kaj trombonaranĝaĵoj, ekzemple en siaj aranĝaĵoj de „Basin Street Blues“ de Spencer Willaims’ kaj „Beale Street Blues“ de W. C. Handy. Verkisto Will Friedwald juĝis pri li: „Jack Teagarden havis tre limigitan tonamplekson, sed li kreis kiel kantisto simile kiel trombonisto el senreliefa unutoneco fakte senliman spektron da esprimeblecoj. Teagarden distingiĝas krome per tio, esti en la ĵazo la ununura, kies voĉo havas la saman sonon kiel sia instrumento.“[2] La verkisto aparte akcentas la junaĝa verkado de Teagarden, kiam lia voĉo „maljuniĝinta kaj disfalema, kiel bona viskio - kaj fakte per viskio.“ Kiel plej sukcesintan ekzemplon li mencias la sondiskon registrita kune kun la aranĝistoj Russ Case kaj Bob Brookmeyer en 1962 por Verve, Think Well of Me, sur kiu Teagarden interpretis la kantojn de la antaŭulo Willard Robison.

Literaturo redakti

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern 1992, ISBN 3-85445-075-3

Eksteraj ligiloj redakti

Rimarkoj redakti

  1. La familio de sia patro venis en 1735 el germanujo trans Anglujo en Usonon. Lia avo deflanke de sia patrino nomiĝis Gienger kaj estas de malproksime parenca kun Eberhard Gienger. Memoroj de Norma Teagarden
  2. Cit. laŭ W. Friedwald, S. 243.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Jack Teagarden » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3446547 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)