Jacqueline BISSET [d͡ʒækəliːn ˈbɪsɪt] (denaske Winifred Jacqueline Franser Bisset; Surrey, Unuiĝinta Reĝlando; 13-a de septembro 1944) estas brita aktorino. Ŝi ricevis Oran Globon pro sia laboro en serieto Dancing on the Edge.

Jacqueline Bisset
Persona informo
Jacqueline Bisset
Naskonomo Winifred Jacqueline Fraser Bisset
Naskiĝo 13-an de septembro 1944 (1944-09-13) (79-jaraĝa)
en Weybridge, Anglio
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Lycee Francais Charles de Gaulle vd
Familio
Amkunulo Victor Drai • Alexander Godunov • Emin Boztepe • Michael Sarrazin vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro • modelo vd
Aktiva dum 1965– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Estante juna, ŝi zorgis pri sia patrino kiu suferis pro multloka sklerozo, dum ŝi studis aktoradon kaj pozis kiel modelo. Post malgrandaj roloj, ŝi en 1967 estis elektita por ludi duarangan rolon en Two for the Road, kie ĉefrolis Albert Finney kaj Audrey Hepburn. En 1968 Mia Farrow, kiu trairis epokon de personaj malfacilaĵoj, abandonis la filmadon de The Detective kaj Jacqueline ricevis sian rolon. La venonta filmo estis Bullitt, protagoniste ĉe Steve McQueen. En 1972, ŝi ludis sub reĝisorado de François Truffaut en La nuit américaine, kio definitive famigis ŝin.

Ŝia partorpeno en The Deep (1977) kun Robert Shaw kaj Nick Nolte, havigis al ŝi la titolon de "plej alloga aktorino el ĉiuj tempoj", fare de la revuo Newsweek pri scenoj en kiuj ŝi naĝis vestita nur per to-ĉemiso. Al ŝia famo kiel seksosimbolo helpis ŝia beleco kaj aparte la bluaj okuloj. Tuj poste ŝi ludis en Rich and famous (1981), kun Candice Bergen, kaj Under the Volcano, kun Albert Finney. En 1989 ŝi ludis en Wild Orchid kun Mickey Rourke, Carré Otis, Bruce Greenwood, kaj Assumpta Serna. Ŝi estis nomumita por la premio César pro sia partopreno en la franca filmo La cérémonie reĝisorita de Claude Chabrol (1995).

 
Jacqueline Bisset en 2007.

Laŭlonge de sia kariero ŝi laboris por reĝisoroj tiom famaj kiom la citita François Truffaut, John Huston, George Cukor kaj Roman Polański, inter aliaj. Krom kinlaboro, Bisset aktoris ankaŭ en filmoj de televido, ĉefe ekde la 1990-aj jaroj; unu el famaj roloj estis tiu de Jacqueline Kennedy Onassis, kiun ŝi ludis kaj por kino kaj por televido.

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti