Jacques Arsène d'Arsonval

Jacques Arsène d'ARSONVAL estis franca medicinisto, biologo, fizikisto kaj inventisto. Li naskiĝis en La Porcherie (departemento Haute-Vienne) la 8-an de junio 1851 kaj mortis samloke la 31-an de decembro 1940. Li aplikis altfrekvencajn kaj altintensajn fluojn al medicino por produktado de varmo (arsonvalizado, aŭ diatermio) kaj perfektigis la galvanometron. Li estris, de 1882 ĝis 1910, la laboratorion de biofiziko en la Kolegio de Francio, en Parizo, kaj poste, ĝis 1931, estis la direktoro de ĝia nova centro en Nogent-sur-Marne. Jam en 1881, li skizis la teoriajn bazojn de Marovarma centralo. Li apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta, kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert.

Jacques Arsène d'Arsonval
Persona informo
Arsène d'Arsonval
Naskiĝo 8-an de junio 1851 (1851-06-08)
en La Porcherie, Haute-Vienne
Morto 31-an de decembro 1940 (1940-12-31) (89-jaraĝa)
en La Porcherie, Haute-Vienne
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Faculté de médecine de Paris • Collège Sainte-Barbe vd
Profesio
Okupo fizikistokuracistoprofesoro • biofizikisto • fiziologo vd
Laborkampo fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr