Jacques Brandenberger

svisa kemiisto kaj inventinto de celofano

Jacques Edwin BRANDENBERGER (naskiĝis la 19-an de oktobro 1872, mortis la 13-an de julio 1954) estis svisa kemiisto kaj tekstila inĝeniero kiu en 1908 inventis celofanon.

Brandenberger naskiĝis en Zuriko en 1872. En 1895 li finis studadon en la universitato de Berno. En 1908 Brandenberger inventis celofanon. Farita el ligna celulozo, celofano celiĝis fari ŝtofojn pli imunaj kontraŭ makuloj. Post kelkaj jaroj de esploro kaj pluaj pliboniĝoj li komencis produktadon de celofano en 1920 kaj vendis ĝin por industriaj celoj. Li transdonis la usonajn rajtojn al la konzerno DuPont en 1923.

En 1937 li estis honorigita per la medalo Elliott Cresson de la instituto Benjamin Franklin de Filadelfio (Pensilvanio).

Eksteraj ligiloj redakti