Jacques Le Goff

Jacques Le Goff (1a de Januaro 1924 – 1a de Aprilo 2014) estis franca historiisto kaj fekunda verkisto specializita en la Mezepoko, partikulare en la 12-a kaj 13-a jarcentoj.[1]

Jacques Le Goff
prezidanto
Jacques le goff.jpg
Persona informo
Jacques Louis Le Goff
Naskiĝo 1-an de januaro 1924 (1924-01-01)
en Toulon, Var, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Francio
Morto 1-an de aprilo 2014 (2014-04-01) (90-jara)
en 10-a arondismento de Parizo, Parizo, Flag of France.svg Francio
Tombo Lanester [#]
Religio agnostikismo [#]
Lingvoj francaitalaanglagermanapola [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Thiers • Supera normala lernejo [#]
Partio Unuigita Socialisma Partio [#]
Profesio
Okupo historiisto • membro de Franca rezistado • mezepokisto [#]
Laborkampo historio de mezepokohistorio [#]
Verkado
Verkoj Q110427691 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Le Goff iniciatis la movadon de la Skolo de Analoj, kiu emfazas longdaŭrajn tendencojn pri temoj de politiko, diplomatio, kaj milito kiuj dominis en la historia esplorado de la 19-a jarcento. El 1972 ĝis 1977, li estis la estro de la École des hautes études en sciences sociales (EHESS). Li estis grava figuro de la movado "Nova Historio", rilata al kultura historio. Le Goff argumentis, ke la Mezepoko formis civilizacion per si mem, distinga disde kaj la Grek-romia antikvo kaj la moderna mondo.

Gravaj studojRedakti

SaloRedakti

Lia doktoriĝa disertaĵo traktis la temon de salo. Kiam li komencis sian esploradon, estis ofta opinio ke en la Mezepokaj socioj estis aŭtarkiaj, sed La Goff refutis tion. Ekde antaŭhistorio, kaj precipe dum la Mezepoko, salo kaŭzis la malfermon de longaj komercvojoj. Ĉi tio estas ĉar salo estis esenca rimedo, sed ĝi ne estis ofta ĉie en la sama kvalito kaj kvanto. Eblis distingi la vojojn kaj tiel sekvi la ekspansion de kristanismo, kiam ĝi estis en la komenco de sia evoluo. Tio ebligis distingi la gradon de saldistilado en la malsamaj lokoj, kiuj kontrolis la komercon, la implikiĝon de la monaĥejoj en la komerco, kaj la imposton kiun la malsamaj landoj trudis al salo.

UrbojRedakti

Le Goff studis la limojn de la grandurboj helpe de esplorado sur la dominikanaj kaj franciskanaj monaĥejoj kiuj ekloĝis en la grandurboj kaj en la efektivo skizis reton de grandurboj. La papofico intervenis kaj malpermesis al la monaĥejoj tro proksimiĝi unu al la alia.

EksemplumoRedakti

Le Goff studis la literaturan ĝenron eksemplum. La eksemplumo estas eta anekdoto kun morala signifo, kiu ĉefe integriĝas en rakontojn kaj predikojn kaj spegulas la tiaman ideologian sistemon. La eksemplumo lokas la homon kiel starantan en la mezo inter Dio kaj Satano, inter la voko al savo, kaj la peko kaj korupto, kiuj tiras lin submetiĝi al la malpermesita tento. La eksemplumo aperis ĝis la fino de la 19a jarcento. Krome, per la eksemplumo eblas lerni pri la historia konscio de ĝiaj verkistoj kaj la perspektivo de ĝia tempo.

PurgatorioRedakti

Unu el la plej gravaj kaj famaj verkoj de Le Goff estas la maskiĝo de termino Purgatorio. Purgatorio aperis ĉirkaŭ la jaro 1170 kaj baldaŭ aperis kiel tria dimensio en la postvivo. Oni atingas purgatorion kiam ni ne estas tute pekaj, sed ankaŭ ne tute puraj kaj tiel oni eniras en etapon de puriĝo. Ĉi tio estas loko, kies ekzisto estas limigita en tempo kaj ĝi malaperos post la Juĝtago, do restos nur Infero kaj Ĉielo. La libro estas dividita en tri partojn: la etapo antaŭ la purgatorio, la naskiĝo de la purgatorio en la dekdua jarcento kaj ĝia malkresko en la penso de skolastikaj pensuloj en la dektria jarcento kaj finiĝanta kun la Dia Komedio de Dante. En konkludo, La Goff recenzas la historion de la purgatorio en modernaj tempoj.

Valideco de la nova epokoRedakti

La Goff havas unikan opinion koncerne la validigon (periodigon) de la Mezepoko kaj modernaj tempoj. Laŭ lia opinio, la konvencia divido kiu determinas la etapon de transiro inter la Mezepoko kaj la moderna epoko ĉirkaŭ la 16-a jarcento estas malĝusta, ĉar neniu grava evento okazis dum tiu ĉi periodo kiu pravigas transiron al malsama periodo. Laŭ lia opinio, la komenco de la moderna epoko estas en la mezo de la 18-a jarcento, kiam okazis ŝanĝoj en agrikulturo en Francio, la industria revolucio kaj la invento de la vapormaŝino, same kiel ŝanĝoj en filozofio, religio kaj politiko. (ĉefe la opozicio al la monarkio kiu manifestiĝis en la Franca Revolucio de 1789).

VerkojRedakti

  • Faut-il vraiment découper l'histoire en tranches ?, Paris, Le Seuil, 201431 (ISBN 9782021106053).
  • À la recherche du temps sacré, Jacques de Voragine et la Légende dorée, Paris, Perrin, kol. Pour l'histoire, 201132 (ISBN 9782262033927).
  • Le Moyen Âge et l’argent: Essai d’anthropologie historique, Paris, Perrin, kol. «Pour l’Histoire», 2010, 244 p. (ISBN 978-2-262-03260-9).
  • Avec Hanka, Paris Gallimard, 200833.
  • L'Europe expliquée aux jeunes, Paris, Le Seuil, 200734.
  • Marchands et banquiers du Moyen Âge, Paris, PUF, kol. «Que sais-je?», 2006, 129 p. (ISBN 2-13-051479-0).
  • Héros et merveilles du Moyen Âge, Paris, Le Seuil, 2005.
  • Un long Moyen Âge, Paris, Fayard, 2004 (ISBN 2-84734-179-X).
  • Héros du Moyen Âge, Le roi, le saint, au Moyen Âge, Paris, Gallimard Quarto, 2004.
  • Entretien avec Pierre Soulages à propos des vitraux de Conques (prefaco de Xavier Kawa-Topor, fotoj de Pascal Piskiewicz). Toulouse, 2003. Le Pérégrinateur Éditeur
  • À la recherche du Moyen Âge, Paris, Louis Audibert, 2003.
  • Une histoire du corps au Moyen Âge (kun Nicolas Truong), Paris, Liana Lévi, 2003.
  • Le Dieu du Moyen Âge, Paris, Bayard, 2003.
  • L’Europe est-elle née au Moyen Âge?, Paris, Le Seuil, 2003.
  • Cinq personnages d’hier pour aujourd’hui: Bouddha, Abélard, saint François, Michelet, Bloch, Paris, La Fabrique, 2001.
  • Le Sacre royal à l'époque de Saint-Louis, Paris, Gallimard, 2001.
  • Un Moyen Âge en images, Paris, Hazan, 2000.
  • Dictionnaire raisonné de l'Occident médiéval (kunlabore kun Jean-Claude Schmitt), Paris, Fayard, 1999.
  • Saint François d'Assise, Paris, Gallimard, kol. «Bibliothèques des histoires», 199835.
  • Un Autre Moyen Âge, Paris, Gallimard, kol. « Quarto », 1999, 1372 p. (ISBN 2-07-075463-4).
  • Le Moyen Âge aujourd'hui, Paris, Léopard d'Or, 1998.
  • Pour l'amour des villes (kunlabore kun Jean Lebrun), Paris, Textuel, 1997.
  • Une vie pour l'histoire (intervjuoj kun Marc Heurgon), Paris, La Découverte, 1996.
  • L'Europe racontée aux jeunes, Paris, Le Seuil, 1996.
  • Saint Louis, Paris, Gallimard, 199636.
  • L'Homme médiéval (dir.), Paris, Le Seuil, 1994.
  • La Vieille Europe et la nôtre, Paris, Le Seuil, 1994.
  • Le XIIIe siècle: l'apogée de la chrétienté, Paris, Bordas, 1992.
  • Gallard, passeport 91-92: une œuvre d'art à la rencontre de…, Paris, Fragments, 1992.
  • Histoire de la France religieuse (dir., kun René Rémond), 4 volumoj, Paris, Le Seuil, 1988-1992.
  • L'État et les Pouvoirs, (dir.), Paris, Le Seuil, 1989.
  • Histoire et mémoire, Paris, Gallimard, 1988.
  • Intellectuels français, intellectuels hongrois, XIIe – XXe siècle, Paris, Éditions du CNRS, 1986.
  • Crise de l'urbain, futur de la ville: actes, Paris, Economica, 1986.
  • La Bourse et la Vie, Paris, Hachette Littératures, 1986.
  • L'Imaginaire médiéval, Paris, Gallimard, 198537.
  • La Naissance du purgatoire, Paris, Gallimard, 198138,39,40.
  • La Nouvelle Histoire (kunlabore kun Jacques Revel), Paris, Éditions Retz, 1978.
  • Pour un autre Moyen Âge: temps, travail et culture en Occident: 18 essais, Paris, Gallimard, 197741.
  • Faire de l'histoire (dir., kun Pierre Nora), 3 volumes, Paris, Gallimard, 1974.
  • Les Propos de Saint Louis, Paris, Gallimard, 1974.
  • Hérésie et sociétés dans l'Europe pré-industrielle, XIe – XVIIIe siècle: communications et débats du colloque de Royaumont, Paris, EHESS, 1968.
  • La civilisation de l'Occident médiéval, Paris, Arthaud, 196442.
  • Le Moyen Âge, Paris, Paris, Bordas, collection d'histoire Louis Girard, 1962 (manuel d'histoire pour 4e).
  • Marchands et banquiers au Moyen Âge, Paris, Le Seuil, 1957 ;
  • Les Intellectuels au Moyen Âge, Paris, Le Seuil. Collections Microcosme «le Temps qui court», 1957.

NotojRedakti

  1. Agence France-Presse in Paris (2014-04-01). "Influential medieval historian Jacques Le Goff dies aged 90 | World news". theguardian.com. Alirita la 21an de Februaro 2021.