Jacques SANTER (naskita la 18-an de majo 1937 en Wasserbillig, Luksemburgo) estas luksemburga politikisto.

Jacques Santer
politikisto de Luksemburgo
Persona informo
Jacques Santer
Naskiĝo 18-an de majo 1937 (1937-05-18) (86-jaraĝa)
en Wasserbillig
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanaanglaleceburgafranca vd
Ŝtataneco Luksemburgo vd
Alma mater Universitato de StrasburgoUniversitato de AmsterdamoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Athénée de Luxembourg • Lycée classique de Diekirch vd
Partio Kristana-Sociala Popolpartio vd
Familio
Edz(in)o Danièle Binot vd
Infanoj Patrick Santer vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • bankisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloLuksemburgo vd
Prezidanto de la Eŭropa Komisiono
Dum 19951999
Antaŭulo Jacques Delors
Sekvanto Manuel Marín
EU-Komisionano
por  Luksemburgo
Dum 19951999
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luksemburga registaro redakti

Post ŝanĝoj de pluraj postenoj en la luksemburga registaro la 19-an de septembro 1972, Jacques Santer ĝis la 15-a de junio 1974 iĝis ŝtata sekretario en la registaro de Luksemburgo. La 16-an de julio 1979 li iĝis ministro pri financoj, laboro kaj sociaj aferoj. La 20-an de julio 1984 li iĝis ĉefuministro kaj samtempe restis ministro pri financoj de Luksemburgo. Dum 1989 li fordonis la oficon de ministro pri financoj, sed iĝis ministro pri trezoroj kaj pri kulturaj aferoj ĝis la januaro 1995 - daŭre plenumante la funkcion de ĉefministro.

Internaciaj oficoj redakti

 
Jacques Santer

Aldone inter la jaroj 1984 kaj 1989 li estis membro de la gvida konsilio de la Monda Banko kaj inter la jaroj 1991 kaj 1994 gvidanto de la Internacia Monunua Fonduso (IMF).

Oficoj ene de la Eŭropa Unio redakti

La 23-an de januaro 1995 Jacques Santer iĝis prezidento de la Eŭropa Komisiono. Raporto pri laŭdira korupteco de iuj komisionanoj gvidis la 15-an de marto 1999 al demisio de la tuta Komisiono Santer.

Jam antaŭe, inter la jaroj 1975 kaj 1979 li estis membro de la Eŭropa Parlamento kaj ankaŭ ĝia vicprezidento. Dum 1999 li denove iĝis membro de la Eŭropa Parlamento kaj dum 2002 ankaŭ membro de la Eŭropa Konvencio. Ambaŭ oficojn li havis ĝis la jaro 2004, ekde tiam li estas prezidanto de la administra konsilio de amaskomunikila entrepreno.

Vidu ankaŭ redakti