Ĵak Lepŭil'

franca esperantisto
(Alidirektita el Jacques le Puil)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĵak Lepŭil’ (esperantigo por Jacques LE PUIL) estas artisto el Francio. Ĉefredaktoro de La Kancerkliniko. Kanzonisto. Gvidanto de la kabaredo La ruza kruĉo. Ĉefredaktanto de la Grand Dictionnaire Français-Espéranto. Kun sia kunulino Armela Lequint, li plenumis gravajn tradukverkojn kiaj Vojaĝo ĝis noktofino laŭ Voyage au bout de la nuit de Louis-Ferdinand Celine (2005) [1].

Ĵak Lepŭil'
Ĵak LE PŬIL'
Ĵak LE PŬIL'
Bazaj informoj
Naskonomo Jacques LE PUIL
Naskiĝo 28-an de aprilo 1940 (1940-04-28) (83-jaraĝa)
Deveno Francio Francio
Ĝenroj kanzonoj, kabaredo
Profesio Kanzonisto, kabaredestro
Aktivaj jaroj 1977 - nuntempo
Parencaj
temoj
Esperanto-muziko
Retejo Biografieto kaj MP3-dosieroj ĉe MusicExpress
Signifa instrumento
gitaro
vdr
Kovrilpaĝo de Ĵak Lepŭil’: Danĝera ul'; 2-a eldono, 1978, Italio

Muzikaj verkoj redakti

Danĝera ul' (1977) redakti

- kasedo kun kanzonoj plejparte tradukitaj el la franca de Georges Lagrange. La titola kanzono estas traduko de la kanzono de Maxime Leforestier: l'irresponsable.

Revenas mi (1982) redakti

- kasedo kun kanzonoj originalaj kaj tradukitaj ĉefe de Georges Lagrange kaj Jo-Petro Danvy. La teksto de "Versaĵo sen fino" troviĝas en la Fundamenta Krestomatio— ĝi estas poemo verkita de Feliks Zamenhof!

flanko A: tradukitaj redakti

  • revenas mi
  • la rekruto
  • lili
  • ĉio for
  • ekkiam venos am' sur ter'

flanko B: originalaj redakti

  • versaĵo sen fino
  • sopiro
  • por vi, por vi
  • hazarde
  • kongresurboj

De Pont-Aven al Varsovi' (1985) redakti

flanko A redakti

  • pont-aven
  • matenmanĝo
  • la montaro
  • gejo
  • esperanto

flanko B redakti

  • kiom malfacilas la am'
  • la konscienco
  • dum televida nefunkci'
  • la sorĉa salo
  • la rempar' de varsovi'

Ne donu tro (1993) redakti

Flanko A redakti

  • Jen Tiuj
  • La Putorando
  • Ne donu tro
  • Forgesi

Flanko B redakti

 
Ĵak Lepŭil' registrante la albumon "Mi estas" kune kun JoMo

Mi estas (2004) redakti

Ĝi entenas

Sen elizi' (2014) redakti

  • 01- Ho, mia amatin’
  • 02- Furzoj iam kaj nun
  • 03- Al virino
  • 04- Ho, belulin’
  • 05- Murdo konfeso
  • 06- La kavaliroj de l’ ronda tablo
  • 07- Se ulo…
  • 08- Sen elizi'
  • 09- Hejmo
  • 10- La edzino de la kolportisto
  • 11- Estis por vi nur aventuro
  • 12- Demandoj
  • 13- Klifo kaj maro
  • 14- Revenas mi

Tradukoj, ĉiuj en kunlaborado kun Armela LeQuint redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti