Jagodnjak, serbe Kácsfalu, germane Katschfeld estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja. Ankoraŭ 4 vilaĝoj apartenas al la municipo. La slava vorto signifas: fragbedo.

Jagodnjak
municipality of Croatia

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 31324
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 500  (2021) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 42′ N, 18° 35′ O (mapo)45.718.58Koordinatoj: 45° 42′ N, 18° 35′ O (mapo) [+]
Areo 102,5 km² (10 250 ha) [+]
Jagodnjak (Kroatio)
Jagodnjak (Kroatio)
DEC
Jagodnjak
Jagodnjak
Situo de Jagodnjak

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jagodnjak [+]
vdr

Situo redakti

La komunumo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Beli Manastir troviĝas 17, Osijek 24 km-ojn for.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, inter alie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Jagodnjak 1951 da homoj, (serboj 1439 (74 %), kroatoj 296 (15 %), jugoslavianoj 103 (5 %), hungaroj 67 (3 %) kaj aliaj).

Famuloj redakti

En la iama Kácsfalu naskiĝis la plej granda hungara orgenkonstruisto József Angster.