Jaime Gil de Biedma

Jaime GIL DE BIEDMA y Alba (Barcelono, 13-a de novembro de 1929 - 8-a de januaro de 1990) estis poeto hispana, unu el la aŭtoroj plej gravaj de la Generacio de la 50-a.

Jaime Gil de Biedma
Persona informo
Jaime Gil de Biedma
Naskiĝo 13-an de novembro 1929 (1929-11-13)
en Barcelono
Morto 8-an de januaro 1990 (1990-01-08) (60-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per morto pro aidoso vd
Tombo Valo de la Falintoj vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de BarcelonoUniversitato de Salamanko vd
Familio
Patro Luis Gil de Biedma Becerril vd
Patrino María Luisa Alba y Delibes vd
Parencoj Miguel DelibesEsperanza Aguirre • Ouka Leele vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jaime Gil de Biedma.

Biografio redakti

Li naskiĝis en familio de riĉa burĝaro kastilia; lia patro translokiĝis al Barcelono por labori ĉe la Compañía de Tabacos de Filipinas.

Gil de Biedma studis juron en Barcelono kaj en Salamanko, kie li atingis diplomiĝon en tiu fako. Lia poeziarto evoluis el unuaj intimismaj poemoj de Las afueras al socia engaĝiĝo de Compañeros de viaje. Lia poetiko serĉas samtempecon kaj raciecon pere de ĉiutageca lingvaĵo. li vivis duoblan vivon, nome Biedma disvolvigis entreprenajn aktivecojn (en la tabaknegoco familia) kaj samtempe alflankiĝas intelektule kun marksismo kaj krome lia interna vivo estis markita de lia kondiĉo de samseksemulo, cirkonstanco kiu, ene de lia profunda pesimismo, vivigas lin per serio de espertoj intimaj memdetruaj.

Dekomence estis granda ŝatanto de la franca poeziaro, partikulare de Charles Baudelaire, sed en 1953 translokiĝis al Oksfordo, kio kontaktigis lin kun la anglalingva tiama poezio, kio poste ege influos lin. El 1955 li laboris en la tabakentrepreno familia. En 1959 publikigis Compañeros de viaje, kio kune kun Moralidades (1966) formas la plej socian parton de lia poeziaro, enhavavnta poemojn plenajn je politika denuncemo, kontraŭ la burĝa hipokrezio, la misero kiu hegemonias en la kapitalisma sistemo, la subpremado de la popolo fare de Hispanio frankista kaj la subpremado de virinoj.

En 1965 aperas A favor de Venus, kolekto de ampoemoj plenaj je erotismo, kaj en 1968, laste, publikigis Poemas póstumos (postmortaj poemoj). El tiam Biedma publikigis diversajn poemojn en literaturaj gazetoj, same kiel memoroj: Diario de un artista seriamente enfermo.

En 1974, Biedma suferis krizon pro kio li lasas la literaturan vivon kaj falas en profunda neniismo. La determinismo de socio nekapabla ŝanĝi sian historion kaj akceptismo kaj seniluziiĝo de la maldekstra intelektularo post la hispana transiro al la demokratio kondukis lin al malespero. Li abandonis praktike sian literaturan produktadon ĝis sia morto pro aidoso en januaro de 1990. Liaj restoj estis kremaciitaj kaj entombigitaj en familia tombaro de Nava de la Asunción (Provinco Segovio) kie li loĝis foje (nome la tuan tempon de la Hispana Enlanda Milito) kaj kie li verkis multajn poemojn.

Membro elstara de la nomita skolo de Barcelono, li rilatis kun ties komponantoj nome Gabriel Ferrater, Carlos Barral kaj Juan Marsé, tiu lasta ne strikte el tiu generacio, kaj korespondis kun unu el siaj modeloj, nome la poeto de la Generacio de la 27a Luis Cernuda.

Verkoj redakti

  • Versos a Carlos Barral (1952)
  • Según sentencia del tiempo (1953).
  • Compañeros de viaje (Barcelona: Joaquín Horta, 1959).
  • En favor de Venus (1965)
  • Moralidades (1966)
  • Poemas póstumos (1968)
  • Colección particular(Seix Barral,1969)
  • Diario del artista seriamente enfermo (1974), memorias.
  • El pie de la letra: Ensayos 1955-1979 (1980), Crítica, Barcelona
  • Antología poética (1981) Alianza
  • Las personas del verbo (1982), Seix Barral, Barcelona

Kino redakti

La biografio de tiu poeto verkita de Miguel Dalmau estis adaptita al la kino fare de la reĝisoro Sigfrid Monleón en 2009 en la hispana filmo El cónsul de Sodoma. En ĝi Jordi Mollà ludis la rolon de Gil de Biedma.

Bibliografio redakti

  • J. Ferrán, Antología parcial, Plaza-Janés, Barcelona 1988.
  • Menotti Lerro, Raccontarsi in versi. La poesía autobiografica in Inghilterra e in Spagna (1950-1980), Carocci, Roma 2012.

Eksteraj ligiloj redakti