Jair Rosenblum
Jair Rosenblum (יאיר רוזנבלום, prononco [jaIR RO:znblum], ankaŭ jide latinliterigata Yair Rozenblum, la familia nomo germanlingve signifas "roza floro") estis israela komponisto naskiĝinta la 6-an de januaro 1944 en Tel-Avivo kaj mortinta la 27-an de aŭgusto 1996 en Holon.
Jair Rosenblum | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1944 en Tel-Avivo |
Morto | 27-an de aŭgusto 1996 (52-jara) en Holon |
Mortokialo | ezofaga kancero |
Loĝloko | Beit HaShita |
Ŝtataneco | Israelo |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
TTT | |
Retejo | https://yairrosenblum.co.il |

VivoRedakti
Rosenblum naskiĝis en Tel-Avivo. Sian militservon en la israela armeo li plenumis kiel akordionisto de la armea muzika grupo Naĥal (akronimo de Noar Ĥaluzi Loĥem (נוער חלוצי לוחם, „batala pionira junularo“). En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li estis la muzika direktoro de la koruso de la israela armeo.
Rosenblum komponis kantojn por la muzikaj ensembloj de la israelaj armeo kaj mararmeo, kiujn li ankaŭ direktis. Precipe li estis konata pro la kanto Ŝir LaŜalom (שיר לשלום, en Esperanto "Kanto por Paco") de Jaakov Rotblit de 1969. Li ankaŭ komponis muzikon por filmo kaj televido kaj laboris kun kelkaj popmuzikaj bandoj kaj korusoj. Krome multajn jarojn li gvidis la ĉiujarajn israelajn muzikfestivalojn. Li en sia arta vivo komponis pli ol 1 000 kantojn, inkluzive de Giv'at HaTahmoŝet (גבעת התחמושת, en Esperanto "Batalo de la municio-monteto")' 'Ŝalva' '( שלווה, en Esperanto "trankvilemo") kaj Ma Avareĥ ( מה אברך, en Esperanto "per kiu mi benos lin").
En la aĝo de 52 jaroj li mortis post du jaroj da malsano.