Jakab Ferdinánd Miller

Jakab Ferdinánd Miller, laŭ hungarlingve kutima nomordo Miller Jakab Ferdinánd estis hungara muzeestro, altlerneja instruisto, bibliotekisto. Lia nobela antaŭnomo estis brassói [braŝOi].

Jakab Ferdinánd Miller
Jakab Ferdinánd Miller
Jakab Ferdinánd Miller
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1749 (1749-12-15)
en Buda
Morto la 22-an de novembro 1823
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bibliotekisto
vdr

Jakab Ferdinánd Miller[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1749 en Buda (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 22-an de novembro 1823 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio).

Biografio redakti

Jakab Ferdinánd Miller frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Székesfehérvár, poste li studis juron en Universitato de Vieno, Ĉefepiskopa Jura Akademio (Eger) kaj Reĝa Universitato (Nagyszombat). Post siaj studoj li laboris en juĝejo de urbo Pest, poste li estis sekretario de József Batthyány, ekde 1773 bibliotekisto. En 1776 li ekinstruis en gimnazio, ekde la fondo ĝis 1798 en Reĝa Jura Akademio (Nagyvárad). Intertempe en 1781 li doktoriĝis. En 1802 li estis ĉefbibliotekisto de biblioteko de Ferenc Széchényi, kiu ĵus donacis la bibliotekon al la nacio, tiu estis ĝermo de Hungara Nacia Muzeo. Li faris el la kolektaĵo muzeon en 1808 kun detala katalogo. En 1817 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li edziĝis dufoje sen idoj, sed la dua edzino portis 2 infanojn. Li eldonis leterojn de Péter Pázmány en 1822 kaj aliajn gravajn historiajn leterojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Oratio panegyrica, quam in archigymnasio regio ... (1779)
  • Positiones historico-critica… (1781)
  • Gedanken über die Nationaltracht der Frauenzimmer in Ungarn ... (1790)
  • Praecognita statistica… I–II. (1792)
  • Fragmenta veteris typagraphiae Magno-Varadiensis (1803)
  • Catalogus manuscriptorum bibliothecae nationalis hungaricae Széchényiano-regnicolaris I–III. (1815)
  • Epistolae, quae haberi poterant s. r. e. cardinalis, archiepiscopi Strigoniensis … (1822)
  • Nemes magyar hazánk hajdani dolgait tárgyazó tudósítás… (sen eldonjaro)

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-07. Alirita 2020-01-13.