Jakab Harsányi Nagy

HARSÁNYI NAGY Jakab (harŝa:nji nadj) estis hungara instruisto, diplomato naskita en Transilvanio en 1615 kaj mortinta en ? post 1677.

Biografio redakti

Jakab Harsányi Nagy studis en universitatoj Franeker kaj Leiden. Reveninte li instruis en Várad. En 1646 pro liaj puritanaj konvinkoj la sinodo de Satmaro postulis de li obeemon kaj sinretenon de novigadoj, sed li ne subskribis la deklaron, kaj tial en 1648 oni maldungis lin. En 1651 iris Istanbulon por studi la turkan lingvon je elspezo de Georgo Rákóczi la 2-a. DE 1656 ĝis 1669 li estis konstanta sendito de la reganto en la kortego turka. En 1657–58 la sultano pro lia kolero je reganto enkarcerigis lin en la malliberejon Sep Turnoj. En 1663 li estis ĉe la vojvodo de Moldavio, poste en 1664 li iris Berlinon komisiite de la reganto de Brandenburg.

Verkoj redakti

  • Colloquia familiaria Turcico Latina… (Berlin, 1672)

Fonto redakti