Jakab Sigray
Grafo Jakab Sigray [ŝigrai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo kaj kun plena nomo Sigray Jakab Zsigmond József Ádám estis hungara juristo, jakobeno, martiro, framasono [1], [2]. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis felső- kaj alsósurányi [felŝO alŝOŝurAnji].
Jakab Sigray | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1764 en Kőszeg |
Morto | 20-an de majo 1795 (31-jara) en Buda |
Mortokialo | senkapigo |
Tombo | Fiumei Street Cemetery |
Lingvoj | hungara lingvo • germana lingvo • franca lingvo • itala lingvo • angla lingvo • latina lingvo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | József Sigray |
Okupo | |
Okupo | juristo |
Jakab Sigray[1] naskiĝis la 3-an de majo 1764 en Kőszeg, li mortis la 20-an de majo 1795 en Buda.
BiografioRedakti
Jakab Sigray grafiĝis en 1780. Li akiris juran diplomon, poste li estis juĝisto en sia naskiĝurbo. Li estis ankaŭ amatora pentristo, muzikisto kaj li parolis multajn lingvojn. En 1782 li ricevis la titolon "járulnok". Li partoprenis en la hungara jakobena movado, tial li estis kondamnita je morto.
Elektitaj kontribuojRedakti
- A magyar jakobinusok iratai (I – III.) (1952 – 1957)
MemorigilojRedakti
- stratoj en Kőszeg kaj Veszprém (urbo)