Jakob David Applebaum
Jakob David Applebaum (apl'baŭm) naskiĝis la 14-an de novembro 1877 en Mszczonów, Pollando kaj mortis la 7-an de januaro 1964. Li estis hebrea Esperanto-verkisto, tradukisto, komercisto, rotariano kaj pacifisto.
Jakob David Applebaum | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1877 |
Morto | 7-an de januaro 1964 (86-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperantistiĝis en 1910. Prezidanto de Lancshire kaj Cheshire Federacio, 1915-20. Li havis multajn oficojn en la Brita Esperanto-Asocio (BEA).
Li estis iniciatinto kaj sekretario de Zamenhofa Monumento (ZEO).
VerkojRedakti
Jozefo, drama poemo en 4 aktoj kaj epilogo, bazita sur la biblia rakonto : [libro originale verkita en Esperanto] (1957)
A short history of the Lancashire and Cheshire Esperanto Federation, 1908 - 1933
TradukojRedakti
Hoffmann, Heinrich: La Struvelpetro (1921)
Raspe, Rudolf Erich: La Vojaĝoj kaj mirigaj aventuroj de Barono Münchhausen (1927)