Jakob Joseph Wandt

Jakob Joseph WANDT (naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1780 en Dingelstädt, mortinta la 16-an de oktobro 1849 en Hildesheim) estis inter 1842 kaj 1849 la tria episkopo de la episkopujo Hildesheim post fino de la princepiskopa epoko kaj la necesa novdifino de diocezaj landlimoj.

Jakob Joseph Wandt
katolika episkopo
Jakob Joseph Wandt.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1780 (1780-08-16)
en Dingelstädt
Morto 16-an de oktobro 1849 (1849-10-16) (69-jara)
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Jakob Joseph Wandt studis, post la abiturieta ekzameno trapasita ĉe Josephinum-gimnazio en Hildesheim, teologion ĉe la surloka filozofia-teologia lerniginstituto. En la 7.3.1805 li ordinitis sacerdote. Tri jardekojn, inter 1804 kaj 1934 li instruistis ĉi-gimnazie, ekde 1824 kiel lernejestro. En 1830 li iĝis kapitulano katedrala.

Kiam en 1834 instalitis ĉe Brühl en Hildesheim la nova porpastra seminario, Wandt iĝis ties unua estro laŭ ordono de la tiama episkopo Godehard Joseph Osthaus.

EpiskopiĝoRedakti

En 1840 mortis episkopo Franz Ferdinand Fritz (ekde 1836). Ĉe novelekto la kapitulanaro ŝanceliĝis inter Wandt kaj la dekano katedrala Merz. Kiel normale tiutempe, gravis tensioj inter la nova sekulara ŝtato kaj la ekleziaj tradicioj. La reĝa hanovra registaro favoris la pli mildan ekleziulon Merz. Sekve la kapitulanoj pretis rezigni pri sia elektorajto kaj petis la roman kurion mem decidi. Post malakcepto de tia stranga procedo fare de la registaro la kapitulanoj elektis en la 9.12.1841 - sian favoritulon Wandt. Konfirmiĝo disde Romo estis en la 22.5. kaj en la 14.8.1842 Wandt ordinitis fare de la helpepiskopo de Osnabrück Karl Anton Joseph Lüpke.

Agadoj episkopajRedakti

Kio jam dum la elektproblemoj evidentiĝis restis ankaŭ tipa por la deĵortempo de Wandt. Aparte en la demandoj pri konfesie miksitaj geedzoj kaj pri lernejoj iĝis akraj konfliktoj inter episkopo kaj la ŝtato. Kateĥizmon, kiun Wandt estis eldoninta sen ŝtata permeso, li devis finfine repreni el la publiko. Sume liaj sintenoj estis pli rigoraj ol ĉe liaj antaŭuloj.

Kulmino de lia episkopeco estis la partopreno en la episkoparkonferenco en 1848 en Würzburg kion li mem tre laŭdis.[1]

NotojRedakti

  1. Das gegenseitige Sich-Kennen-Lernen der Amtsbrüder, die herzerhebende apostolische Einmütigkeit in der Behandlung der unsere heilige Kirche betreffenden wichtigen Fragen, die Herzlichkeit, mit welcher man sich in jenen Tagen entgegengekommen ist, nicht minder der Gedankenaustausch mit Bischöfen, deren energisches und zugleich maßvolles und umsichtiges Auftreten belebend und zündend auf eine durch Mißerfolge und Hindernisse gedrückte Stimmung wirken mußte, endlich die Wahrnehmung, welch göttliche Kraft und Autorität auch unter dem Drucke beengender Verhältnisse und beängstigender Vorgänge der Kirche innewohnt: das alles trug dazu bei, diese Versammlung als mächtigen Anstoß zu neuer Bewegung im kirchlichen Leben, als neue Aera der kirchlichen Zukunft erscheinen zu lassen. (citite laŭ Thomas Scharf-Wrede: Das Bistum Hildesheim 1866–1914, Hannover 1995, p. 41)

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jakob Joseph Wandt en la germana Vikipedio.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti