Jakob Rosenberg
Jakob ROSENBERG, foje jide literumata Jakob ROZENBERG, estis estona esperantisto kaj komercisto de juda deveno. Li naskiĝis la 9-an de februaro 1881 en Soosaare kaj mortis la 26-an de decembro 1937.
Jakob Rosenberg | |
---|---|
Jakob Rosenberg, ĉ. 1930 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1881 en Livonio |
Morto | 26-an de decembro 1937 (56-jaraĝa) |
Tombo | Rahumäe Cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Estonio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperantisto ekde la jaro 1905, li estis fondinto kaj inter la jaroj 1907 kaj 1913 estrarano de la unua Esperanto-Societo en Estonio, kiu havis la nomon „Revela Esperantista Grupo“ kaj kunvenis en Talino. Same li estis kunfondinto de la unua Esperanto-Societo en Tartu, nomata „Dorpata Esperantista Societo“. Li gvidis la unuan Esperanto-kurson en Tartu en 1911, poste gvidis multajn kursojn en Talino. Jakob Rosenberg verkis kaj eldonis du legolibrojn ("Esperantaj legaĵoj" en 1911 kaj "Esperanta legaĵaro" en 1931), Esperanto-Estonan kaj Estonan-Esperantan Vortarojn (1912, 1923), redaktis la periodaĵon „Estona Stelo“ en 1913 kaj publikigis kelkajn societajn ludarojn.
Verkoj
redakti- Societa Ludaro. 1933 (?)
|
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Jakob Rosenberg en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo pri lia morto en revuo Esperanto (UEA) Jan. 1938, p. 2.