Jakob Schenkel

(Alidirektita el Jakob SCHENKEL)

Jakob SCHENKEL (naskiĝis en 1892 - mortis la 5-an de oktobro 1980 en Gersweiler, hodiaŭ urboparto de Saarbrücken, Germanio) estis germana esperantisto ekde 1910.

Schenkel kunfondis Saarlandan Esperanto-Asocion (nun Sarlanda Esperanto-Ligo) kaj servis ĝin en pluraj oficoj. Li lingve reviziis la unuan romanon de Hendrik Bulthuis (Idoj de Orfeo, 1923), kuntradukis la broŝuron Volo kaj vojo en Saarlando (1951) kaj verkis la historian skizon Esperanto en la Saar-regiono 1910-1961 (1961).

Eksteraj ligiloj redakti