Jakob von Weizsäcker

germana politikisto

Jakob von WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 4-an de marto 1970 en Heidelberg) estas germana ekonomikisto. Li estis estro ekonomia en la Federacia Ministerio pri Financoj (Berline) post kiam li estis estinta inter 2014 kaj 2019 membro de la Eŭropa Parlamento. Ekde aprilo 2022 li estas ministro pri financoj kaj scienco en Sarlando.[1][2]

Jakob von Weizsäcker
Persona informo
Jakob von Weizsäcker
Naskiĝo 4-an de marto 1970 (1970-03-04) (54-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater École normale supérieure de LyonBonna universitato • UWC Atlantic College • Supera Normala Lernejo Parizo-Saclay vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Patro Ernst Ulrich von Weizsäcker vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en MunkenoStrasburgoBruselo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post trapaso de internacia abiturienta ekzameno ĉe Kolegio Atlantika en Llanilltud Fawr (Kimrio) li studis inter 1989 kaj 1991 matematikon, fizikon kaj informadikon ĉe la Bonna universitato. Anstataŭ soldatado li laboris inter 1991 kaj 1992 ĉe Aktion Sühnezeichen Friedensdienste (agoj de repaciĝo internaciaj) en Pollando.

Inter 1992 kaj 1994 li studentis pli profunde denove pri fiziko en Liono (École normale supérieure de Lyon) kaj inter 1994 kaj 1996 pri ekonomio nacia en Parizo (École normale supérieure de Paris). Poste von Weizsäcker estis en 1996 helpanto scienca ĉe Jean-Charles Hourcade en Parizo kaj inter 1997 kaj 2000 ĉe Hans-Werner Sinn ĉe Centro pri ekonomiaj studoj (CES) en Munkeno. Pli malfrue deĵoris li mallonge sur la kampo de risikkapitala financado. En 2001 li estis lernejano vizitanta ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Usono. Inter 2001 kaj 2002 li persona oficisto ĉe Siegmar Mosdorf en la Federacia ministerio pr ekonomio.

Sekve li iris por la Monda Banko al Vaŝingtono kaj Duŝanbeo. Inter 2005 kaj 2010 li laboris ĉe la ekonomika pensadcentro BRUEGEL en Bruselo. Inter 2010 kaj 2014 li estris ekonomirilatajn politikaĵojn kaj turismaĵojn en la landa registaro de Turingio en Erfurto.[3] Tiam li ankaŭ docentis ĉe Willy Brandt School of Public Policy ene de la Universitato de Erfurto.

Okaze de la Eŭropaj balotoj de 2014 li elektitis deputito de la Eŭropa Parlamento.[4] En januaro 2019 rezignis li pri deputiteco forlasante Bruselon por iĝi afergvidanto pri fundamentaj demandoj kaj internacia ekonomipolitiko en la Federacia ministerio pri financoj en Berlino, kia posteno publike ofte nomatas ĉefo naciekonomia. Ekde 1994 li estas membro de Socialdemokratia Partio de Germanio.

Proponoj antaŭenvidantaj (elekto) redakti

  • En siaj laboroj pri enmigrado al Eŭropo li klopodis pri unuecaj reguloj por homoj bonege kvalifikiĝintaj kaj elpensis en tiu ĉi kunteksto la nocion Blua kardo EU por laborpermesiglegitimaĵo tuteŭrope bonvena kaj valida.[5]
  • Por krei kaj sekurigi estontan diversecon amaskomunikilan en Eŭropo, von Weizsäcker proponas la kreadon de tuteŭropa radifonio kaj televido de publika juro.[6]

Familio redakti

Jakob von Weizsäcker originas el la palatinata-virtemberga familio de la Weizsäcker-oj. Lia edzino estas la verkistino kaj ĵurnalistino Eva Corino; ili havas kvar infanojn. Gepatroj liaj estas la naturscienculo Ernst Ulrich von Weizsäcker kaj la biologino Christine von Weizsäcker. Avo estas la fizikisto, filozofo kaj pacesploristo Carl Friedrich von Weizsäcker, dume la iama prezidanto de Germanio Richard von Weizsäcker estas praonklo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti