Jaksona frankolino

La Jaksona frankolino (Francolinus jacksoni) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Formas superspecion kun F. erckelii, F. ochropectus, F. castaneicollis kaj F. nobilis. Ĝi estis aparta en la genron Oreocolinus. Birdoj de Monto Kenjo estis atribuitaj al raso pollenorum kaj tiuj de la montetoj Ĉerangani al raso patriciae, sed neniu el tiuj rasoj estas ĝenerale akceptataj kiel subspecioj kaj pro tio la specio estas konsiderata monotipa.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jaksona frankolino
Jaksona frankolino
Jaksona frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. jacksoni
Francolinus jacksoni
(Ogilvie-Grant, 1891)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Jaksona frankolino

Tiu afrotropisa specio troviĝas en montoj de okcidenta kaj centra Kenjo kaj iom en Ugando.

Temas pri tre bruna frankolino kun blankece tre striecaj kolo kaj flankoj formata de plumoj ruĝecbrunaj kun helaj bordoj. La supra dorso estas senmarka pli griza dum la suba dorso estas pli bruna. La gorĝareo estas tre blankeca, kontrastas kun la bruna vizaĝo kaj atingas al la orelareo. La beko, okulringo kaj kruroj estas brilruĝaj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti