Jamagata

urbo en la gubernio Jamagata de Japanio

Jamagata (japane 山形市 [Jamagata-ŝi]; Hepburn: Yamagata-shi), estas urbo kaj samtempe administra centro de Gubernio Jamagata (- ken aŭ prefektejo), Japanio kun iom pli ol 250 000 loĝantoj. La urbo situas sur la insulo Honŝuo, en ties regiono Tohoku. Ĝi estas la ĉefurbo kaj administra centro de la samnoma gubernio Jamagata. La areo estas montara kaj havas plantejojn kaj ankaŭ kvinetaĝan pagodon. Ekde la 1-a de aprilo 2019, la urbo Yamagata estas "kernurbo" (chūkaku-shi) kun plilongigita memregado. Historie la urbo estis kastelurbo kaj la rektangula stratsistemo restas daŭra trajto de la urbpejzaĝo hodiaŭ.

Jamagata
urbo
Fotomuntaĵo
Flago
kerna urbo de Japanio • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • konferenca kaj turisma urbo
Oficiala nomo: japane 山形市
Ŝtato Japanio Japanio
Regiono Tohoku
Gubernio Gubernio Jamagata
Koordinatoj 38° 25′ 20″ N 140° 20′ 23″ O / 38.42222 °N, 140.33972 °O / 38.42222; 140.33972 (mapo)
Areo 381 km² (38 100 ha)
Loĝantaro 255 875 (januaro 2007)
Horzono UTC+9
Jamagata (Jamagata (urbo))
Jamagata (Jamagata (urbo))
DEC
Situa mapo de Jamagata
Jamagata (Japanio)
Jamagata (Japanio)
DEC
Situo de Jamagata en Japanio
Vikimedia Komunejo: Yamagata, Yamagata
Retpaĝo: www.city.yamagata-yamagata.lg.jp
vdr

Klimato

redakti

Yamagata kuŝas en larĝa baseno kiu varmiĝas rapide printempe kaj somere kaj ofte estas nebula kaj humida. En la oriento, en la gubernio Miyagi sur la Pacifika marbordo, ĝi estas anstataŭe pli klara kaj milda. Vintre tamen ofte neĝas en la baseno, dum la Pacifika marbordo restas klara kaj senneĝa.

Pro la natura fenomeno de " neĝa lando ", la urbo Yamagata estas la tria plej neĝa urbo en la mondo (averaĝa ĉiujara neĝprofundo de 1981 ĝis 2010 estis 426 cm)[1].

Publika transporto

redakti

La rapidfervoja lineo (ŝinkanseno) inter Ŝinjō kaj Fukushima kiu malfermiĝis en 1992, haltas en Jamagata. La trajnoj daŭrigas de Fukushima al Tokio kiel realaj rapidtrajnoj sur la Tohoku Shinkansen . Vojaĝtempo al Tokio-stacio estas 2 1/2 - 3 horoj depende de foriro.

Vidindaĵoj

redakti
 
Jamagata muzeo pri arto en 2017.

En la centro de la urbo, okcidente de la fervoja stacidomo, estas la Kajō Kōen (霞城公園). La parko estas plantita kun ĉerizarboj. Ekzistas natura kaj socihistoria muzeo en la parko. Ne malproksime de la parko troviĝas la Muzeo de Arto Yamagata (jp:山形美術館,), kiu enhavas japanan kaj eŭropan arton.

  • La Hanagasa Festivalo (花笠祭りhanagasa matsuri ), okazigita ĉiun jaron en aŭgusto, estas unu el la plej grandaj festivaloj en Tōhoku.
  • La Jamagata Internacia Dokumenta Filmfestivalo okazas ĉiujn du jarojn.
  • La fama templo Ryūshaku-ji (Yama-dera) situas ene de la urbo, je 15-minuta trajnoveturo de la centro.

Ĝemelaj urboj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

(japane) Oficiala retejo de la urbo Jamagata.

Referencoj

redakti
  1. (en) World's 3 Snowiest Cities All in Japan! | All About Japan, Alirita la 18an de februaro 2020. Arkivita el la originalo la 18-an de februaro 2020.