James Bauer (astronomo)

usona astronomo.

James "Gerbs" BAUER (naskiĝis en 1968 en Miĉigano) estas usona astronomo.

James Bauer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1968 (1968-01-01) (56-jaraĝa)
Alma mater Universitato de HavajoUniversitato de Stony BrookMasaĉuseca Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li studas la kometojn kaj rilatajn korpojn. Li estis la unua, kiu kvantigis la sezonajn surfacajn ŝanĝojn sur la neptuna luno Tritono.[1] Li ankaŭ observis la efikon de la alfrapilo de Deep Impact ĉe la kometo Tempel 1.[2][3]

Nuntempe, li estas helpanta ĉefa sciencisto de la misio Wide-Field Infrared Survey Explorer (WISE).[4] Lia analizo de la bildoj de la kometo 103P/Hartley prenitaj per la kosmosondilo WISE montris, ke tiu objekto disperdas mason.[5]

La asteroido 19494 Gerbs[6] estis nomita en lia honoro ; la asteroido 16232 Chijagerbs[7] estas nomita en la honoro de li kaj de lia edzino Chija Bauer. Ili havas unu filinon kaj unu filon.

Tiu paĝo estas la traduko de la angla paĝo "James Bauer (astronomer)".

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti