James Brown

James BROWN [ĝejmz braŭn] (3-an de majo 1933 - 25-an de decembro 2006) estis elstara reprezantanto de la muzikaj ĝenroj ritmenbluso, soulo kaj funko. Li estis unu el la plej influaj pop-muzikistoj de la 20-a jarcento, kaj li ofte konatis per la kromnomo Godfather of Soul - "Baptopatro de Soulo".

James Brown
James Brown en la jaro 2001
James Brown en la jaro 2001
Bazaj informoj
Naskonomo James Joseph Brown Jr.
Naskiĝo 3-an de majo 1933 (1933-05-03)
en Barnwell
Morto 25-an de decembro 2006 (2006-12-25) (73-jaraĝa)
en Atlanta
Edz(in)o Tomi Rae Hynie • Velma Warren • Deidre Jenkins • Adrienne Rodriguez
Ĝenroj R&B
Soulo
Funko
rokmuziko
Profesio kantisto, tekstisto, dancisto, muzika producento
Instrumentoj kantado, gitaro, harmoniko, basgitaro, klavarinstrumento, drumo, frapinstrumentoj
Aktivaj jaroj 1956 - 2006
Eldoninto Federal, King, Try Me, Smash, People, Polydor, Scotti Bros.
Parencaj
temoj
The Famous Flames, The J.B.'s, The Soul Generals
Retejo James Brown
Persona informo
Naskonomo James Joseph Brown
Mortokialo pneŭmonitokora malsufiĉo
Tombo Beech Island
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Tomi Rae Hynie • Velma Warren • Deidre Jenkins • Adrienne Rodriguez
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokomponistodancistomuzikistomuzikproduktistopolitikistopianistogitaristo • produktoro • sound designer
TTT
Retejo http://www.godfatherofsoul.com
vdr

James Brown naskiĝis en malriĉa familio. En aĝo de kvar jaroj, li restis sola kaj plenkreskis sur la stratoj de Augusta. Lin adoptis en 1949 Bobby Byrd al sia familio kaj eĉ al la gospel-grupo Gospel Starlighters. Tiu grupo pli poste ŝanĝis sian nomon al Famous Flames kaj ludis ritmenbluson.

En januaro de 1956, ili kontraktis en Cincinnati kaj kelkajn monatojn poste, ilia kanto Please, Please, Please ( ≈ "Mi petas, petas, petas") venis inter la dek plej bonajn kantojn.

Kvankam lia kariero komenciĝis en 1956, la plej grandajn sukcesojn li rikoltis en la 1960-aj jaroj per kantoj kiel Bewildered ("Konfuzita"), It's Man's Man's Man's World ("Estas vira, vira, vira mondo"), 'I Feel Good ("Mi bonsentas"), I Got A Feeling ("Mi havas senton") kaj Sex Machine ("Amormaŝino"). Li koncertis eĉ ĝis sia morto.

Li membriĝis en 1986 Halo de Famuloj de Roko (Rock and Roll Hall of Fame), li ricevis en 1992 Grammy-vivpremion.

Brown plurfoje konfliktis kun la polico pro droguzo, neleĝa armilposedo kaj pro ofta bato de sia tria edzino. Li kvarfoje edziĝis, kaj je sia morto postlasis vidvinon.

Danny redakti