James Chadwick
Siro James CHADWICK (20-an de oktobro 1891, Manchester, Anglio – 24-an de julio 1974, Kembriĝo, Cambridgeshire) estis angla fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1935 pro sia malkovro de la neŭtrono.
James Chadwick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
Master of Gonville and Caius College, Cambridge | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
James Chadwick | |||||
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1891 en Bollington | ||||
Morto | 24-an de julio 1974 (82-jara) en Kembriĝo | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Manĉestro • Kolegio Gonville kaj Caius • Universitato de Kembriĝo • Viktorino-Universitato de Manĉestro [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Aileen Stewart-Brown [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | nuklea fizikisto • universitata instruisto • fizikisto [#] | ||||
Laborkampo | fiziko • neŭtrono • nuklea bombo • radioaktiveco [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Ernest Rutherford [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en la universitatoj de Manĉestro kaj Kembriĝo, poste estis instruito de Hans Geiger en la berlina Teknika Altlernejo. Li kunlaboris ekde 1923 kun Ernest Rutherford en Kembriĝo en la Laboratorio Cavendish. Oni analizis transformiĝojn de elementoj, kiujn ili bombadis per alfa-korpuskloj. Ili analizis naturon de la atomkerno, konstatis pri la protono (kerno de la hidrogenatomo), ke ĝi estas ankaŭ konstruelemento ĉe aliaj atomkernoj.
Chadwick en 1932 rimarkis, ke berilio bombadita per alfa-korpuskloj ellasas nekonatan radiadon, kiu forpuŝas protonojn el atomkernoj de diversaj materialoj. Laŭ klarigo de Chadwick, la radiado konsistas el korpuskloj - sen elektra ŝargo - nome neŭtronoj, kiuj havas saman pezon kiel la protonoj.
La malkovro helpis pluan analizon de la atomkerno, ĉar la neŭtrono povis eniri la kernon sen deflankiĝo. Chadwick ricevis la kavalieran rangon en 1945 kaj la medalon Copley en 1950.