James Craig Watson

(Alidirektita el James Craig)

James Craig WATSON (naskiĝis la 28-an de januaro 1838 en Fingal (Ontario), mortis la 22-an de novembro 1880 en Madison) kanad-devena usona astronomo Lia familio, kiu naskis lin en Ontario (Kanado) transloĝiĝis al Ann Arbor (Miĉigano - Usono) en 1850.

James Craig Watson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1838 (1838-01-28)
en Fingal
Morto 22-an de novembro 1880 (1880-11-22) (42-jaraĝa)
en Madison
Mortis per peritoneito vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoKanado vd
Alma mater Universitato de MiĉiganoUniversitato de Lepsiko vd
Profesio
Okupo astronomo • universitata instruisto vd
Laborkampo astronomio vd
Doktoreca konsilisto Karl Christian Bruhns • Wilhelm Scheibner vd
Verkado
Verkoj malkovrinto de asteroidoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

15-jaraĝa, li enskribiĝis en la Universitato de Miĉigano, kie li lernis la latinan, la grekan, kaj la astronomion sub la instruado de profesoro Franz Brünnow, al kiu li posteulis kiel dua direktoro de la observatorio de Detrojto de 1863 ĝis 1879.

Li amasis konsiderindan monsumon per entreprenoj sen rilato kun la astronomio. Li kreis, per testamento, la Medalon James Craig Watson, kiu estas donacita de la Nacia akademio de la sciencoj al tiuj, kiuj kontribuas al la astronomio.

Malkovritaj asteroidoj : 22
79 Eurynome 14-a de septembro 1863
93 Minerva 24-a de aŭgusto 1867
94 Aurora 6-a de septembro 1867
100 Hekate 11-a de julio 1868
101 Helena 15-a de aŭgusto 1868
103 Hera 7-a de septembro 1868
104 Klymene 13-a de septembro 1868
105 Artemis 16-a de septembro 1868
106 Dione 10-a de oktobro 1868
115 Thyra 6-a de aŭgusto 1871
119 Althaea 3-a de aprilo 1872
121 Hermione 12-a de majo 1872
128 Nemesis 25-a de novembro 1872
132 Aethra 13-a de junio 1873
133 Cyrene 16-a de aŭgusto 1873
139 Juewa 10-a de oktobro 1874 (en Pekino)
150 Nuwa 18-a de oktobro 1875
161 Athor 19-a de aprilo 1876
168 Sibylla 28-a de septembro 1876
174 Phaedra 2-a de septembro 1877
175 Andromache 1-a de oktobro 1877
179 Klytaemnestra 11-a de novembro 1877

Li mortis pro peritoneito aĝa de nur 42 jaroj.

Malkovroj redakti

Li malkovris 22 asteroidojn, inter kiuj 139 Ĵuevao, en Pekino kie li estis veninte por observi la Pasadon de Venuso de 1874, La nomon "Ĵuevao" estis elektitaj de la ĉinaj estrecoj : (瑞 華, aŭ, en moderna pinjino ruìhuá) = "Oportuna (stelo) de Ĉinio".

Li kredis je la ekzisto de la planedo Vulkano, pli proksima de Suno ol Merkuro. Oni nun scias, ke tiu planedo ne ekzistas, sed estas ebleco ke asteroidoj tiel nomataj vulkanoidoj ekzistus. Li opiniis esti observinta du tiaj-tipajn planedojn dum suneklipso en julio 1878 en Vajomingo.

Honoroj redakti

Oni donis lian nomon al la asteroido 729 Watsonia[1].

Noto kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti