James Greenway
James Cowan GREENWAY (7a de aprilo 1903 – 10-an de junio 1989) estis usona ornitologo. Rara, timida kaj foje apartema homo, li dediĉis sin al zorgado pri formorto kaj malpliiĝo de birdoj, kio havigis bazon por multa sekva laboro pri birdokonservado.
James Greenway | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1903 en Novjorko |
Morto | 10-an de junio 1989 (86-jara) en Grenviĉo |
Tombo | Putnam Cemetery |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Yale • Phillips Exeter Academy |
Familio | |
Patro | James Cowan Greenway |
Patrino | Harriet Miller Greenway |
Infano | H. D. S. Greenway |
Okupo | |
Okupo | ornitologo • zoologo |
Ekspedicioj kun DelacourRedakti
En 1929 Greenway iĝis partnero en la Franc-Angl-Usona Zoologia Ekspedicio al Madagaskaro. La ekspedicio estis sponsorita de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, la Muzeo pri natura historio de Londono, kaj la Usona Muzeo de Natura Historio (AMNH) de Novjorko, kaj kondukita de la franca ornitologo Jean Delacour. Greenway partoprenis en la ekspedicio el aprilo al aŭgusto 1929, posf kio li kaj Delacour lasis Madagaskaron por la kvina ekspedicio de Delacour al Hindoĉinio, kie ili kolektis zoologiajn specimenojn en Tonkino kaj Annamo.