James Hillman

usona psikologo (1926-2011)

James Hillman (naskiĝis la 12-an de aprilo 1926, mortis la 27-an de oktobro 2011) estis usona psikologo loĝanta en Konektikuto, kiu publikigis multajn verkaĵojn pri profunda psikologio. Li kritike rilatis al psikologio de Carl Gustav Jung, kies psikologio estas nomata politeisma. Tamen evoluigata de li ekde pli ol 40 jaroj arketipa psikologio elkreskas laŭ certa grado el atingaĵoj de Jung, kies disĉiplo li estis kaj poste dum longa tempo direktoro de la Instituto de C.G. Jung en Zuriko), kvankam – en sia ĉefa parto – ampleksas pensfadenojn decide kontraŭajn al la analiza psikologio.

James Hillman
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1926 (1926-04-12)
en Atlantikurbo
Morto 27-an de oktobro 2011 (2011-10-27) (85-jaraĝa)
en Thompson
Lingvoj anglagermanaslovena
Ŝtataneco Usono
Alma mater Walsh School of Foreign Service • Kolegio TriunuoUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo psikologofilozofo • verkisto de nefikcio
vdr

Ĉefa inspirfonto estis por Hillman filozofio – komencante de Heraklito, tra Platono, Plotino, Proklo, Marsilio Fiĉino (kaj la tuta renesanca novplatonismo), Giambattista Vico, Gilbert Durand, Gaston Bachelard aŭ Henry Corbin. Abunde ĉerpante de la heredaĵo de aluditaj pensuloj Hillman kreis eksterordinare interesan kaj originalan koncepton, kiu tute prave estas ofte starigata – kiel aŭtonoma propono – samvice kun psikanalizo de Freud kaj analiza psikologio de Jung.

La koncepto pri animo estas centra temo de ĝuste ĉiuj verkoj de James Hillman. Oni tamen vane provus serĉi ĉe li iun unusignifan, faritan konforme al detalaj postuloj difinon de la termino aŭ prefere de tiu ĉi fenomeno. Hillman tamen plurfoje diras, ke la animo estas baza bildo kaj fundamenta metaforo de ĉiu vera psikologio. "Parolante pri la animo", li skribas, "antaŭ ĉio mi pensas pri certa perspektivo, kaj ne substanco; prefere vidpunkto, kaj ne la objekton mem". Aliloke li aldonas, ke la animo estas "nekonata faktoro, kiu transformas eventojn en travivaĵojn kaj ebligas sperti la amon". Li karakterizas ankaŭ animon verkante pri ties intima ligo kun la morto kaj patologio, pri ĝia religia (tamen malproksimaj de ortodokso) deveno kaj pri ĝia imaga, bilda naturo.

Esencan lokon en pensado de Hillman okupas temo de la animo de la mondo, anima mundi, – psikologio tamen ne devus limigi sin al unuopuloj, sed serĉi manifestaĵojn de la psiko ĉie, en laŭvorta senco de la vorto.

Elektita bibliografio redakti

  • Archetypal Psychology, Uniform Edition, Vol. 1 (Spring Publications, 2004)
  • City and Soul, Uniform Edition, Vol. 2 (Spring Publications, 2006)
  • Senex and Puer, Uniform Edition, Vol. 3 (Spring Publications, 2006)
  • A Terrible Love of War (2004)
  • The Force of Character (2000)
  • The Soul's Code: On Character and Calling (1997) [pola eldono Kod duszy: W poszukiwaniu charakteru człowieka i jego powołania, Warszawa 2014].
  • Kinds of Power: A Guide to its Intelligent Uses (1995)
  • Healing Fiction (1994)
  • We've Had a Hundred Years of Psychotherapy (and the World's Getting Worse) (with Michael Ventura) (1993)
  • The Thought of the Heart and the Soul of the World (1992)
  • A Blue Fire: Selected Writings of James Hillman introduced and edited by Thomas Moore (1989)
  • Anima: An Anatomy of a Personified Notion (1985)
  • Inter Views (with Laura Pozzo) (1983)
  • The Myth of Analysis: Three Essays in Archetypal Psychology (1983a)
  • The Dream and the Underworld (1979)
  • Re-Visioning Psychology (1975)
  • Loose Ends: Primary Papers in Archetypal Psychology (1975a)
  • Pan and the Nightmare (1972)
  • Suicide and the Soul (1964) [pola eldono Samobójstwo, a przemiana psychiczna, Warszawa 1996]

Literaturo redakti

  • Robert H. Davis, Jung, Freud and Hillman: three depth psychologies in context. Praeger, Westport (Conn.) 2003, ISBN 0-275-97451-0
  • Eolene M. Boyd-MacMillan, Transformation: James Loder, mystical spirituality, and James Hillman. Lang (Religions and discourse 31), Bern/New York 2006, ISBN 3-03910-565-5
  • Silvia Ronchey, James Hillman L'anima del mondo: conversazione con Silvia Ronchey. Milano 2001

Eksteraj ligiloj redakti