James Mallahan CAIN (Annapolis, Marilando, 1a de julio 1892 – University Park, Marilando, 27a de oktobro 1977) estis usona verkisto, ĵurnalisto kaj romanisto speciale konata pro siaj romanoj de malhela etoso, enkadritaj ene de la nigra romano, el kiu li estas unu de ties plej gravaj reprezentantoj kun siaj samlandanoj Raymond Chandler kaj Dashiell Hammett.

James M. Cain
Persona informo
James Mallahan Cain
Naskiĝo 1-an de julio 1892 (1892-07-01)
en Annapolis
Morto 27-an de oktobro 1977 (1977-10-27) (85-jaraĝa)
en University Park
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Washington College vd
Profesio
Okupo scenaristo • romanisto • ĵurnalisto • raportisto • verkisto • filma scenaristo vd
Laborkampo literary activity • kina scenverkado • ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1934– vd
Verkado
Verkoj The Postman Always Rings Twice vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekkarieris kiel ĵurnalisto en la lasta jaro de la Unua Mondmilito kaj poste reveninte en Usonon. En 1932 eklaboris kun Paramount Pictures kiel scenaristo, sed same kiel okazis al Faulkner kaj al Fitzgerald, li malkonsentis pro la korektaj relaboroj de la scenaroj fare de la produktoroj.

Estante 42-jaraĝa li publikigis sian unuan romanon, nome The Postman Always Rings Twice (La poŝtisto ĉiam vokas dufoje, 1934), per kiu li famiĝis pro ties vendosukceso, spite la fakton ke ĝi estis cenzurita en kelkaj usonaj subŝtatoj de pro supozata maldeca enhavo. Poste la romano estis adaptita sepfoje al kino kaj pliajn fojojn al aliaj formatoj. Totale, trideko da filmoj estas bazitaj sur liaj verkoj.

Kritikistoj indikis ke la baza formulo de la majoritato de la verkoj de Cain temas preskaŭ ĉiam pri viro kiu falas pro la kulpo de virino —nome la klasika "femme fatale" (fatala virino)—, kiu iĝas krimulo kaj ŝia komplico.

Romanoj kaj noveloj redakti

  • The Postman Always Rings Twice (1934)
  • Serenade (1937)
  • Mildred Pierce (1941)
  • Love's Lovely Counterfeit (1942)
  • Three of a Kind (1943) enhavis tri novelojn - Career in C Major; Double Indemnity (unufoje publikigita en gazeto Liberty, 1936); The Embezzler (unufoje publikigita kiel Money and the Woman, en Liberty, 1938)
  • Past All Dishonor (1946)
  • The Butterfly (1947)
  • The Moth (1948)
  • Sinful Woman (1948)
  • Jealous Woman (1950)
  • The Root of His Evil (1951), publikigita ankaŭ kiel Shameless
  • Galatea (1953)
  • Mignon (1962)
  • The Magician's Wife (1965)
  • Rainbow's End (1975)
  • The Institute (1976)
  • Cloud Nine (1984)
  • The Enchanted Isle (1985)
  • The Cocktail Waitress (eldonita de Charles Ardai, 2012)[1]

Notoj redakti

  1. Christian DuChateau Long-lost noir masterpiece finally found. Alirita 7a de septembro, 2017.

Bibliografio redakti