James M. Hinds

usona politikisto

James M. HINDS (5a de Decembro 1833 – 22a de Oktobro 1868) reprezentis Arkansason en la Usona Domo de Reprezentantoj el la 2a kongresa distrikto ekde la 24a de Junio 1868, ĝis sia murdo kvar monatojn poste fare de Klanano. Hinds estis defendanto de la civilaj rajtoj por iamaj sklavoj.

James M. Hinds
Persona informo
James M. Hinds
Naskiĝo 5-an de decembro 1833 (1833-12-05)
en Salem
Morto 22-an de oktobro 1868 (1868-10-22) (34-jaraĝa)
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater University of Cincinnati College of Law vd
Partio Respublikana Partio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta kaj edukita en malgranda urbo de Novjorkio, Hinds iris okcidenten estante 19-jaraĝa kaj gradiĝis en 1856 el la "Cincinnati Law School" de Cincinnati, Ohio. Li setliĝis en Minesoto, kie li malfermis privatan jur-oficejon kaj estis elektita distrikta akuzisto en sia kantono. Serĉante promocion, Hinds translokiĝis al Little Rock, Arkansaso en 1865. En 1867, li estis elkctita por reprezenti la kantonon Pulaski kiel Respublikano por la Arkansasa Konstitucia Konvencio taskigita por reverki la tiean konstitucion por ebligi la reakcepton de Arkansaso en la Unio post ties secesio kaj la Usona Enlanda Milito. En tiu konvencio, Hinds sukcese defendis konstituciajn demarŝojn por establi la rajton voĉdoni por plenkreskaj liberigitoj kaj publikan edukadon por kaj nigrulaj kaj blankulaj infanoj.

Kampanjante por la Respublikana kandidato Ulysses S. Grant en la prezidenta balotkampanjo de 1868, Hinds estis minacata kaj celita de la Ku Klux Klan. En Oktobro 1868, veturante al politika mitingo lun la politikisto Joseph Brooks en la kantono Monroe, Arkansas, Hinds estis ĝismorte pafita de Klan-ano.[1][2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Foner, Eric. (Marto 1989) Reconstruction: America's Unfinished Revolution, 1863–1877. HarperCollins.
  2. Encyclopedia of Arkansas.

Bibliografio redakti

  • Darrow, William B. (Spring 2015). "The Killing of Congressman James Hinds". Arkansas Historical Quarterly. 74 (1): 18–55.
  • Foner, Eric (Marto 1989). Reconstruction: America's Unfinished Revolution, 1863–1877. HarperCollins. p. 342.
  • Stevens, Hiram Fairchild (1904). History of the Bench and Bar of Minnesota. 1. Minneapolis and St. Paul Legal Publishing and Engraving Company. pp. 188–190.
  • "Hon. James Hinds, The Murdered Arkansas Congressman" (PDF). The Troy Times. Novjorko, Novjorkio: The New York Times. 30a de Oktobro, 1868 [Represita el Troy Times, kie ĝi aperis en 23a de Oktobro, 1868]. Alirita la 30an de Aŭgusto, 2015.

Eksteraj ligiloj redakti