James Mellaart (naskiĝis la 14-an de novembro 1925 en Londono, Britio) estas brita arkeologo kaj aŭtoro, kiu famiĝis pro sia laboro en la neolitika urbo Çatal Höyük en Turkio.

James Mellaart
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1925 (1925-11-14)
en Londono
Morto 29-an de julio 2012 (2012-07-29) (86-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo antropologo • arkeologo • prahistoriisto • universitata instruisto
vdr

La afero Dorak redakti

En 1958 Mellaart raportis pri nova riĉa trovaĵo el Dorak al Seton Lloyd de la Brita Instituto. Li diris, ke li trovis la aferojn antaŭ ses jaroj, sed ne ricevis permeson publikigi la trovaĵon antaŭe. Kiam la novaĵo aperis en Illustrated London News, la turkaj aŭtoritatoj postulis scion kial ili ne estis informitaj antaŭe kaj kie estis la trovloko.

Mellaart diris, ke li vidis la trovaĵojn en hejmo de juna virino en Izmiro. Ŝi permesis al li desegni la aĵojn, sed ne foti ilin. Tamen ŝia nomo - Anna Papstrari - estis nekonata kaj ŝia adreso ne ekzistis. Tial la turkoj suspektis Mellaart pri kontrabando de antikvaĵoj kaj forpelis lin el la lando. Poste li rajtis reveni.

Verkoj redakti

  • Çatal Hüyük - Stadt aus der Steinzeit, (aus dem Englischen von Joachim Rehork), 2. Aufl., Lübbe, Bergisch-Gladbach, 1973, ISBN 3-7857-0034-2

Bibliografio redakti

  • Balter, Michael. The Goddess and the Bull: Çatalhöyük: An Archaeological Journey to the Dawn of Civilization. New York: Free Press, 2004 (hardcover, ISBN 0-7432-4360-9); Walnut Creek, CA: Left Coast Press, 2006 (paperback, ISBN 1-59874-069-5).
  • Pearson, Kenneth; Connor, Patricia. The Dorak Affair. New York: Atheneum, 1968.

Eksteraj ligiloj redakti