James Watson

James Dewey WATSON [ĝejmz dui ŭotsn] (naskiĝis la 6-an de aprilo 1928) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de la DNA-molekulo. Naskita en Chicago, Illinois, Usono, li fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en Zoologio ĉe University of Chicago en 1947.

James Watson
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
James D Watson.jpg
Persona informo
James Dewey Watson
Naskonomo James Dewey Watson
Naskiĝo 6-an de aprilo 1928 (1928-04-06) (94-jara)
en Ĉikago
Religio budhano [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Indiania Universitato BloomingtonUniversitato de Ĉikago • South Shore High School [#]
Subskribo James Watson
Familio
Patro James Dewey Watson [#]
Profesio
Okupo biologo • genetikisto • zoologo • biokemiisto • molecular biologist • akademiulo • universitata instruisto • kemiistofizikistoverkisto • biofizikisto [#]
Laborkampo biokemiogenetikomolekula biologio [#]
Doktoreca konsilisto Salvador Luria [#]
Verkado
Verkoj The Double Helix ❦
Molecular Biology of the Gene [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
James Watson

En 1952, li debutis ĉe Cavendish Laboratory, kie li renkontis Francis Crick. Sin apogante sur X-radioesplorado de Rosalind Franklin, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962.

En 1988, la plena sukceso de Watson igis lin estri la "Human Genome Project" (Homa Genoma Projekto) ĉe National Institutes of Health (Nacia Saninstituto, Usono).