Jamestown (Virginio)

Jamestown estis la unua konstanta brita setlejo en Norda Ameriko, sur duoninsulo de la rivero James, en ŝtato Virginio (la duoninsulo iĝis en mezo de la 19-a jarcento insulo kaj oni nomumis ĝin Jamestown-insulo).

Jamestown
land certificate
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 13′ N, 76° 47′ U (mapo)37.209166666667-76.7775Koordinatoj: 37° 13′ N, 76° 47′ U (mapo) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Jamestown (Virginio)
Jamestown (Virginio)
DEC
Jamestown
Jamestown
Situo de Jamestown
Jamestown (Usono)
Jamestown (Usono)
DEC
Jamestown
Jamestown
Situo de Jamestown

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jamestown, Virginia [+]
vdr

Oni fondis ĝin la 14-an de majo 1607. Oni komencis unuafoje tie la tabak-kultivadon, tie formiĝis unuafoje la unua reprezenta registaro de la kontinento(1619), oni alportis tien unuafoje sklavojn el Afriko kaj oni konstruis tie unuafoje la unaun anglikanan preĝejon en Ameriko.

Ĉar Jamestown kuŝis en malsane marĉa areo, ties loĝantaro estis ĉiam malmultnombra pro la alta proporcio de la mortokvanto. La setlejon detruis incendio en 1608 kaj oni volsi forlasi ĝin en 1610, sed tiam alvenis Thomas West, lordo de De La Warr. La setlejon detruis incendio en 1676 kaj 1698, la signifo de Jamestown subenkliniĝis ekde 1699, kiam registaro de Virginio translokigis sian sidejon al Middle Plantation (pli posta Williamsburg).

La insulo iĝis en 1936 parto de la Kolonia Nacia Historia parko, kie oni reestablis senton de la 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

  • Kolonio Roanoke, la antaŭa, sensukcesa provo de brita setlejo en Nordameriko