Jamie Foxx

Jamie Foxx (naskiĝis kiel Eric Marlon Bishop; en Terrell, Teksaso, la 13-an de decembro 1967) estas usona aktoro, komikisto, kantisto kaj kantoteksta verkisto. Li ludis en 2005 en filmo Ray pri vivo de Ray Charles, pro kio li ricevis premion de Golden Globe, BAFTA-, kaj Oskar-premiojn.

Jamie Foxx
Oskar-premiito
Persona informo
Jamie Foxx
Naskonomo Eric Marlon Bishop
Naskiĝo 13-an de decembro 1967 (1967-12-13) (56-jaraĝa)
en Terrell
Religio Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj vd
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Terrell High School • United States International University vd
Familio
Amkunulo Katie Holmes vd
Infanoj Corinne Foxx vd
Profesio
Alia nomo Jamie Foxx vd
Okupo aktorokantistoverkistokomikistofilmproduktoro • repisto • televida aktoro • pianistokantoverkisto • filmaktoro • voĉaktoro • filmreĝisoro • game show host vd
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Oni prenis lin de laij gepatroj kaj iom poste prizorgis lin la patrinaj geavoj, Estelle kaj Mark Talley. Tie li estis edukita en strikta baptismo. Li pianoludis en aĝo de 5 jaroj, poste estis kiel junadoleskulo partatempa pianisto kaj ĥora gvidanto en la baptisma preĝejo de Terrel.

En la mezlernejo, li estis sukcesa sportisto, precipe en basbalo. Tiutempe estis ankaŭ kantisto en bando Leather and Lace. Post la mezlernejo, per stipendio li eklernis en universitato, kie li studis klasikan muzikon.

En 1989 li laboris en nokta klubo kiel humuristo. Tiutempe ŝanĝis li sian nomon al Jamie Foxx. La nomon Foxx li elektis je efiko de la fama usona komediisto John Elroy Sanford (pli konate kiel: Redd Foxx)

Lia unua filma ludo okazis en 1992 en la komedio Toy. Li ludis en 1999 en filma dramo de Oliver Stone, en Any Given Sunday, senkompatan, monavidan kaj venkoavidan usonan basbol-ludiston.

Li havis gravan rolon en 2001 en filmo Ali pri vivo de Muhammad Ali, en kiu li ludis apud la ĉefrolanto Will Smith trejniston de Ali, Drew Bundini Brownt.

En 2004, li havis du pli gravajn ludojn, en trilero Collateral kun Tom Cruise kaj en filmo Ray, en kiu li ludis la legendan blindan kantiston Ray Charles.

Laŭ la stato de 2023 li vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.

Filmaro redakti

Jaro Titolo Rolo
1992 Toys Baker
1996 The Truth About Cats & Dogs Ed
1996 The Great White Hype Hassan El Ruk'n
1997 Booty Call Bunz
1998 The Players Club Blue
1999 Held Up Michael
1999 Any Given Sunday Willie Beamen
2000 Bait Alvin Sanders
2001 Ali Drew Bundini Brown
2003 Shade Larry Jennings
2004 Breakin' All the Rules Quincy Watson
2004 Collateral Max
2004 Ray Ray Charles
2005 Stealth Lt. Henry Purcell
2005 Jarhead Staff Sgt. Sykes
2006 Miami Vice Ricardo Tubbs
2006 Dreamgirls Curtis Taylor, Jr.
2007 The Kingdom Ronald Fleury
2007 Elmo's Christmas Countdown Sin mem
2009 The Soloist Nathaniel Ayers
2009 Law Abiding Citizen Nick Rice
2010 Sankt-Valentena tago (Valentine's Day) Kelvin Moore
2010 Due Date Darryl
2010 I'm Still Here Sin mem
2011 Rio Nico
2011 Horrible Bosses Dean Jones
2012 Django Unchained Django Freeman
2013 White House Down Prezidanto James Sawyer
2014 Rio 2 Nico
2014 The Amazing Spider-Man 2 Max Dillon / Electro
2014 A Million Ways to Die in the West Django Freeman
2014 Horrible Bosses 2 Dean Jones
2014 Annie William Stacks
2017 Sleepless Vincent Downs
2017 Baby Driver Leon "Bats" Jefferson III
2018 Robin Hood Little John
2019 All-Star Weekend Malik
2019 Just Mercy Walter McMillian
2021 Spider-Man: No Way Home
TBA Untitled Schulman/Joost project

Diskografio redakti

  • Peep This (1994)
  • Unpredictable (2005)
  • Intuition (2008)
  • Best Night Of My Life (2010)
  • Hollywood: A Story of a Dozen Roses (2015)

Eksteraj ligiloj redakti