Malfermi la ĉefan menuon

Janów Lubelski estas urbo en Lublinio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Janów Lubelski en distrikto Janowski. Laŭ donitaĵoj el la 1-a de januaro 2018 Janów Lubelski nombris 11 968 loĝantojn.

Janów Lubelski

Blazono

Blazono
Janów Lub. ul.Zamojska 52.jpg
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Janowa Lubelskiego
Provinco Lublinio
Distrikto Distrikto Janowski
Komunumo Komunumo Janów Lubelski
Speco de komunumo Urbo-kampa
Fondita en 1640
Urborajtoj 1640
Koordinatoj 50° 43′ N, 22° 25′ O50.71666666666722.416666666667Koordinatoj: 50° 43′ N, 22° 25′ O
Areo 15,42 km²
Loĝantaro 11882 (en 2004)
Loĝdenso 770,6 loĝ./km²
Poŝtkodo 23-300
Telefona antaŭkodo 15
Aŭtokodo LJA
TERYT 3060905054
Estro Krzysztof Adam Kołtyś
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Zamoyskiego 59
Poŝtkodo de estraro 23-300
Telefono de estraro 15 872-43-30
Fakso de estraro 15 872-46-70
Ĝemelaj urboj (Ukrainio) Beresteczko
Komunuma retejo http://www.janowlubelski.pl/
v  d  r
Information icon.svg

SituoRedakti

Laŭ donitaĵoj el la 1-a de januaro 2011 surfaco de la urbo sumiĝis 14,80 km². La urbo troviĝas apud la rivero Białka. Sude de Janów Lubelski etendiĝas Arbaroj de Janów, estante okcidenta parto de la Solska Arbaro

Situo laŭ urboj de Pollando:

Milita historioRedakti

Komence de la 20-a jarcento estis ĉ. 8 mil loĝantoj. Dum la unua mondmilito tra Janów trifoje okazis fronto kun apudaj pezaj bataloj. En 1922 pro incendio bruliĝis preskaŭ duono de la urbo – 823 konstruaĵoj.

Periodo de la germana okupado estis tragika travivĵo. Septembre 1939 rezulte de tri bombadoj pereis ĉ. 350 personoj, 85% de la urbo bruliĝis. Teroro manifestaciis per amasaj arestoj en la jaroj 1940-1941 kaj amasaj ekzekutoj de la juda loĝantaro. En 1940 ekfunkciis punlaborejo, ekzistanta ĝis 1943. La 26-an de julio 1944 Janów estis okupita de la soveta armeo kun partopreno de la polaj taĉmentoj de Popola Armeo. Aprile 1945 taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo liberigis enprizonigitajn de Sekureca Ofico partoprenantinoj de la ribelo de Varsovio. Janów post la milito montriĝis ege detruita. Nombro de loĝantaro falis preskaŭ duone.

KunlaboroRedakti

urboj amikigitaj:

InteresaĵoRedakti

Ĉi tie estas la plej malnova en la mondo monumento al Tadeusz Kościuszko (1818).