Jan ŘEPA (naskiĝis la 14-an de majo 1944 en Netolice), neformale nomata "Fidel", estas ĉeĥa esperantisto kaj amatora aktoro. Esperanto-aktivulo en Netolice, ekskomitatano de ĈEA, konata pro sia humuro, multjara laboranto kun infanoj.

Jan Řepa
Jan Řepa kiel Petr Vok z Rožmberka (2009)
Jan Řepa kiel Petr Vok z Rožmberka (2009)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1944 (1944-05-14) (79-jaraĝa)
en Netolice
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Jan Řepa kiel „Simpatiulo“ de la tendaro

Jan Řepa komencis lerni Esperanton jam ekde sia junaĝo fine de 1950-aj jaroj. Li gvidis infanrondetojn, kun kiuj li vizitadis Someran Esperanto-Tendaron en Lančov kaj inter kiuj elkreskis kiel esperantistoj ankaŭ liaj du filoj, el kiuj la pli juna, Bohumil, dum kelkaj jaroj daŭrigis la laboron. Inter liaj Esperanto-lernantoj estas ankaŭ Vladimír Türk.

Plurajn jarojn li aktivis kiel estrarano de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj en 2011-2016 li estis prezidanto de la kontrolgrupo de ĈEA. Li konatas kaj popularas precipe pro sia infekta bonhumoro kaj nevelkanta humuro.

Jan Řepa estas ankaŭ entuziasma amatora aktoro en loka amatora teatro-grupo TYL (ĉeĥlingva) en Netolice, kiu prezentas siajn spektaklojn en la ĝardena korto de kastelo Kratochvíle.

Li deklamis kaj aktoris ankaŭ Esperantlingve. Ekde 2009 kunlabore kun Vladimír Türk li realigis plurajn plurajn interesajn sonregistraĵojn de poezio kaj prozo (verkoj de Karel Čapek, Fráňa Šrámek, Sekretaj sonetoj de Peter Peneter k.a. ) kaj Esperanto-paroligon de mallongaj filmoj (Kastelo Kratochvíle, La reĝa urbo Písek, Burgo Zvíkov, Petr Vok diboĉulo). Trifoje li ĉiĉeronis esperantlingve kiel la renesanca nobelo Petr Vok en la kastelo Kratochvíle (2006, 2009, 2015). Trifoje li publike prezentiĝis kiel doktoro Zamenhof - ĉeĥlingve por la publiko dum la Adventa Matineo en Písek (2009) kaj dum Muzeaj noktoj en Svitavy (2015 kaj 2017).

La pinta teatra Esperanto-rolo de Jan Řepa estis aŭtoro (Karel Čapek) en la sciencfikcia dramo R.U.R., kies adapton esperantlingve sukcese surscenigis studenta teatroensemblo DOMA el Svitavy - unuafoje dum la OSIEK-Konferenco en Svitavy (julio 2012) kaj sekve i.a. dum la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko (julio 2013) kaj aliaj internaciaj aranĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti