Jan ŽIŽKA el Trocnov (ĉeĥe Jan Žižka z Trocnova, legu [jan ĵiĵka z trocnova]) (li naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1360 en sudbohemia Trocnov [trocnov] – li mortis la 11-an de oktobro 1424 en Žižkovo Pole ĉe Přibyslav [prĵibislav]) estis ĉeĥa militisto kaj armeestro, kreinto de la armea defensiva taktiko apoganta sin ĉe veturilremparo.

Jan Žižka
Bildo de Jan Žižka de Mikoláš Aleš
Bildo de Jan Žižka de Mikoláš Aleš
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1359 (1359-11-30)
en Trocnov
Morto 11-an de oktobro 1424 (1424-10-11) (64-jaraĝa)
en Žižkovo Pole
Mortokialo pesto
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Familio
Frat(in)o Jaroslav z Trocnova
Okupo
Okupo militestro • aristokrato
vdr

Li naskiĝis iam ĉirkaŭ la jaro 1360 en sinjora familio de Řehoř kaj Jana (Gregoro kaj Johanino). Li ne estis pli aĝa ol 12-jara, kiam li suferis gravan vundon per glavo, li perdis la maldekstran okulon kaj duonon de lia vizaĝo malbeligis al li ekde tiu tempo longa cikatro. Li edziĝis al junulino Katerino el Čeřejov (ĉeĥe Kateřina z Čeřejova, legu [katerĵina z ĉerĵejova]). El indikoj el ekzekutlibroj de Rožmberk [roĵmberk] kaj Jihlava estas evidente, ke dum la jaroj 14061409 li agadis en frateco de ŝoseaj kaptistoj de ia Mateo, kiu estis en la jaro 1409 pendumita en České Budějovice, kaj kiuj gvidis damaĝantan militon kontraŭ rožmberkanoj. Sed evidente fine de tiu ĉi periodo li transiris al ilia flanko, ĉar en julio de 1409 reĝo Venceslao la 4-a eldonis pardondokumenton, en kiu li pardonas al li ĉion, kion malbonan li krimis kontraŭ la Krono kaj la reĝo. En la jaro 1410 Žižka partoprenis en militiro ĝis Pollando, kie li partoprenis en malvenko de la ordeno de germanaj kavaliroj en la batalo de Grunwald. En la jaroj 14111412 li servis kiel „pordisto“ ĉe la reĝa kortego en Prago. Tiutempe ankoraŭ Magistro Jan Hus predikis en Betlehema Kapelo kaj Žižka fariĝis lia fervora aŭskultanto. La 30-an de julio de 1419 li partoprenis en defenestrado en novurba urbodomo. En la sama jaro li foriras kun pluaj radikalaj husanoj ĝis Plzeň. En marto li estis devigita retiriĝi el la katolika Plzeň kaj li trovis rifuĝejon en nove loĝigita urbo Tábor.

Li estas konsiderata kiel aŭtoro (iam sole kiel kunaŭtoro) de Armea ordo (1423).

Jan Žižka mortis dum militiro ĉe Přibyslav la 11-an de oktobro de 1424.

En la jaro 1917 estis nove estiĝinta la 3-a infanteria pafista regimento de nove kreanta la 1-a divizio de Ĉeĥoslovakaj legioj en Rusio nomita "Regimento de Jan Žižka el Trocnov" . [1]

Referencoj redakti

  1. (CS) PRECLÍK, Vratislav. Masaryk a legie, bindita libro, 219 paĝoj, eldonis eldonejo Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karviná) en kunlaborado kun Demokratia movado de Masaryk, 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pp. 23-33, 36, 71, 153, 160.

Vidu ankaŭ redakti