Jan Blažej Santini-Aichel

Jan Blažej Santini-Aichel (naskiĝis la 3-an de februaro 1677 en Prago – mortis la 7-an de decembro en 1723 en Prago) estis italdevena ĉeĥa arkitekto, la plej origina reprezentanto de kulmina baroko en arkitekturo en ĝia dinamika aspekto. Li famiĝis precipe pro sia specifa stilo de t.n. baroka gotiko.

Jan Blažej Santini-Aichel
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1677 (1677-02-03)
en Prago
Morto 7-an de decembro 1723 (1723-12-07) (46-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥa
Familio
Patro Santini Aichel
Frat(in)o František Santini-Aichel
Parencoj Antonio Aichel
Christian Schröder
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo
Verkoj Church of the Assumption of the Virgin Mary in Kladruby monastery
Q12030450
Church of the Assumption of Our Lady and Saint John the Baptist
Church of the Exaltation of the Holy Cross in Rajhrad
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis kun korpa difekto – li estis parte paralizita, kio malebligis al li transpreni ŝtonprilaboran metiejon de sia patro. Tamen li lernis lian fakon kaj krom tio li lernis ankaŭ pentroarton, plej supozeble ĉe Kristián Schröder. En 1696 li komencis kolekti fakajn spertojn eksterlande, precipe en Aŭstrio kaj Italio. En Romo li lernis ĉe radikala arkitekto Francesco Borromini, kiu grave influis lian artan stilon.

Verkaro redakti

Li laboris sur teritorio de nuna Ĉeĥio, precipe por ekleziaj ordenoj (preĝejo en Sedlec apud Kutná Hora, monaĥejoj en Zbraslav kaj Kladruby) kaj nobelaro. Lia plej aprezata verko estas pilgrimpreĝejo de Sankta Johano Nepomuka en Zelená Hora apud Žďár nad Sázavou, ekde 1994 parto de Monda kulturheredaĵo de UNESKO (same kiel la preĝejo en Sedlec).

Fotogalerio de ĉefaj verkoj redakti