Jan Czeczot (pole Jan Czeczot, beloruse Ян Чачот, litove Jonas Čečiotas; 24-an de junio 1796 - 23-an de aŭgusto 1847) pola, belorusa, litova folkloristo, etnografo, poeto.

Jan Czeczot
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1796 (1796-06-24)
en Malušyčy, Kareličy District,  Belorusio
Morto 23-an de aŭgusto 1847 (1847-08-23) (51-jaraĝa)
en Druskininkai
Tombo Ratnyčia vd
Lingvoj polabelorusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato Vilno vd
Subskribo Jan Czeczot
Familio
Dinastio Q13134303 vd
Profesio
Okupo dramaturgotradukisto • poeto • folkloristo • verkistoetnografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jan Czeczot

Biografio redakti

Dum 1809-1815 studis en Navahrudak en dominikana lernejo, samtempe kun Adam Mickiewicz. En la jaro 1815 forveturis studi en Vilna universitato, kie ekstudis en 1816, sed pro manko de monoj studis nur unu jaron.

En junio de 1818 ekmembris en Filomata asocio. En la jaro 1823 fondis poezian klubon "Kastalio", samtempe estris per konsistanta en Filareta Asocio rondeto de Bluaj, en kiu membris verkistoj.

Estis arestita laŭ juĝesploro de Filomatoj la 22-an de oktobro 1823. Laŭ kondamno, kune kun Tomasz Zan estis sendita en Orenburgo, por sepmonata enŝloso, kio finis en majo 1825. Dum posta ekzilo tradukis en pola lingvo verkojn de Washington Irving (traduko estis eldonita en Vilno en la jaro 1830). Dum 1826-1830 vivis en Ufa. Post liberigo de policia observo, dum 1831-1833 vivis en Tverj, poste revenis en Belorusion. Vivis en Lepjel (1833-1841), Ŝĉorsi (1841-1844), ofte vivis en bienoj de amikoj apud Navahrudak, printempe 1847 forveturis en vilaĝo apud Druskeninkaj, kie mortis.

Titola teksto redakti

Vivinte en Lepjel kompilis verkaron de popolaj kantoj, kiuj estis eldonitaj en Vilno (1837, 1839, 1840 kaj poste), kune kun konatoj kaj amikoj kolektis 957 tekstojn, kiuj poste uzis Stanisław Moniuszko uzis en kanta verkaro "Hejma kantaro (1843-1859).

En jaro antaŭ morto de la poeto estis eldonita sola lia verkaro "Kantoj de kamparulo", sen nomo de aŭtoro, kun dominantaj patriotaj motivoj. Restis neeldonita dum vivo rimita historio de Litvo "Kantoj pri antikvaj litvanoj ĝis la jaro 1434".